95 UK de Esperanto

Artikolo ĉerpita el “La Ondo de Esperanto”, 2010, №8–9.

Malriĉa sed funkcianta UK

La 95a Universala Kongreso en Havano estis unu el plej malgrandaj dum la postmilita periodo, kvankam ĝi superis kongresojn en Portland (1972) kaj Vancouver (1984). Tamen la unua kongreso en Havano en 1990 estis pli granda, tiam estis 1617 registritaj kongresanoj, dum nun estis nur 1002. El tiuj ĉ. 180 estis kubanoj, malpli ol en 1990. Unu el la kialoj estis, ke malfacilis kaj multekostis, kompare al la malgranda enspezo, veni al Havano el aliaj partoj de Kubo. Kelkaj kubaj kongresanoj eĉ tranoktis en la oficejo de Kuba Esperanto-Asocio. Laŭdire salajro de kubanoj estis malpli ol cent eŭroj monate, eble nur kelkdek eŭroj. Unu hotela nokto kostus du monatajn salajrojn. Ankaŭ la kongresa libro estis senteble magra kompare kun pasintaj jardekoj. Nuraj 96 paĝoj estis multe malpli ol kutimaj 128 aŭ 144 de la pasintaj jaroj.

Mi ne ĉeestis la antaŭan UK-on en Kubo en 1990, sed surbaze de la rakontoj, la lando multe ŝanĝiĝis. Turismaj organizoj estis multe pli profesiaj ol en 1990: ne estis grandaj problemoj kun hoteloj, kvankam deko da kongresanoj, kiuj mendis la apudkongresejan hotelon Palco, devis tranokti unuajn du-tri noktojn en alia hotelo. Ankaŭ transporto al pli foraj kongresaj aranĝoj okazis ĝenerale sen problemoj kaj malfruoj. Lokaj esperantistoj ricevis laŭdojn pro organiza kapablo. Mi plej spertis la laboron de antaŭkongresaj kaj ekskursaj gvidantoj: ili estis vere profesiaj. Tamen la malriĉeco de la lando kaj homoj havis ankaŭ sian influon al organizado: laŭdire unu ĉiĉerono svenis dum la ekskurso ĉar ŝi/li ne matenmanĝis, kaj la ekskurso devis viziti malsanulejon survoje.

La atmosfero en la kongresejo estis trankvila. Kontrolo ja estis kiel en ĉiuj kongresejoj, sed malpli rigora ol ekzemple en Pekino. Kubanoj libere rakontis pri ĉiutagaj problemoj, sed opozicia sinteno ne estis videbla.

La usona salutanto ricevis la plej fortan aplaŭdon dum la malfermo. La kialo por tio estis la malpermeso de usona registaro viziti Kubon sen aparta permeso, kiun povis ricevi nur apartaj grupoj kiel universitatanoj. La salutanto forte kritikis tiun praktikon. Nur tri usonanoj aperis en la kongresa libro, kvankam troviĝis almenaŭ deko da usonanoj en la kongresejo. Eventuale usonano, kiu vizitas Kubon sen permeso, povas riski relative grandan monpunon.

Tamen eĉ la rektoro de la kongresa universitato estis usonano, kun oficiala permeso viziti Kubon, Humphrey Tonkin. La kialo estis ke mankis kubano, kiu povus, aŭ havus tempon, rektori kaj sekve la serĉado iris al najbaraj landoj. Krome, du usonaj prelegantoj de IKU tute ne alvenis pro similaj problemoj. Unu el ili, eksa kubano, havis problemojn ambaŭflanke, ĉar lia kuba pasporto malnoviĝis. Tamen tiuj prelegoj, aŭ almenaŭ unu el ili, estis faritaj de aliaj, surbaze de senditaj tekstoj.

Mi partoprenis ankaŭ antaŭkongresan vojaĝon en Kubo kaj havis eblecon konatiĝi kun Kubo pli proksime. Ankaŭ ekster la ĉefurbo la vivo estas malriĉa, sed laŭokule ne mizera. Oftaj transportaj iloj estas ĉevaloj, aŭ kamionoj, kie homoj staris aŭ sidis sur la ŝarĝplato. Kubo estis eble la plej malriĉa lando, en kiu okazis la kongreso dum pasintaj jardekoj. Eventuale la nuna Kubo estis eĉ malpli riĉa ol Kubo en 1990. La lando havas nuntempe du-valutan sistemon, ordinaraj pesoj kaj ŝanĝeblaj pesoj, laŭ kongresa dialekto: kukoj (CUC). Por eksterlandano apenaŭ eblis uzi ordinarajn pesojn, kiuj ebligas al kubanoj vivi en baza nivelo, dum aferoj por turistoj estis vendataj nur per ŝanĝeblaj pesoj, kio ne faris la landon aparte malmultekosta por eksterlandanoj. Prezoj estis eble duono el kutimaj eŭropaj, aŭ foje en eŭropa nivelo.

Kubo ja estas la sola lando, kiu ekologie ne superas siajn naturajn rimedojn sed kie la vivo ne estas mizera. Bazaj manĝaĵoj ŝajne sufiĉas kaj akireblas per aĉetlibro malmultekoste kaj sanservoj estas en modela stato. Kubanoj, almenaŭ parto, tamen sopiras pri konsumeblecoj. Krome nenia rasismo videblis: laboristaj grupoj estis ofte miksitaj, kaj ĉiukoloraj homoj faris ĉiujn laborojn. Ja apenaŭ estis homoj plene nigraj aŭ plene blankaj, sed ĉiuj miksitaj.

Aŭtoro: Jukka Pietiläinen


Anuncios

La fina venko

Unu el la revoj de ĉiu vera esperantisto estas la tiel nomata “fina venko” de nia movado; tio estas ke Esperanto fine iam regu en la tuta mondo kiel lingva ponto, kiel dua lingvo por la interkompreniĝo de ĉiuj popoloj. La fakto estas ke eble tiu revo ŝajnas iom abstrakta, iom malproksima, iom utopia kaj pro tio malfacile atingebla, tamen tute ne forlasebla.

Ekzistas pluraj esperantistoj, kiuj opinias ke la ĉefa “venko” de Esperanto jam realiĝis. Temas pri la ekzisto de daŭra komunumo lingva, kiu organizas ĉiujare diversajn aranĝojn kie la esperantistoj povas renkontiĝi kaj do ili ne plu bezonas. Tio ĉi sufiĉas por plenumi iliajn postulojn pri la lingvo kaj pri la E-movado. Ili scias ke en multaj lokoj en la mondo disvolviĝas Esperantlingva komunumo kaj ke en tiuj lokoj ili ĉiam estas bonvenaj. Do, por tiuj esperantistoj, la granda kaj utopia revo pri la “fina venko” malmulton signifas. Kelkaj eĉ opinias ke se tiu “fina venko” iam realiĝus, la intima allogo de komunumo, kiun oni sentas hodiaŭ eble tute perdiĝus kaj ili jam ne plu sentus sin reciproke “gefratoj”.

Se Esperanto fine fariĝus granda internacia fenomeno uzata de ĉiuj popoloj kiel dua lingvo, sendube la sento de intimaj komunumaj rilatoj, la sento aparteni al iu “ĉarma kaj frateca idealismo” malaperus. Tamen, laŭ mia opinio, la malbone tiel nomata “fina venko” devas esti la ĉefa celo de nia movado kaj en  tiu direkto ni devas ĉiam agi. Se ni ne faras tion kaj daŭre restas kiel malplimulto, kiel malgranda lingva komunumo, kiu nur allogas la esperantistojn vojaĝi tra la mondo; eble en tiu kazo Esperanto ne nur ne atingos la “finan venkon”, sed male tute malaperus samkiel okazis al multaj minoritataj entreprenoj.

Do la elekto estas libera: aŭ resti senmove kiel malgranda komunumo kun la risko malaperi, aŭ kontraŭe agi, kompreneble laŭ niaj ebloj (sufiĉas nur labori en niaj ĉirkaŭaĵoj), kaj iamaniere kontribui al la disvastigado de nia kara lingvo Esperanto.

Los números de 2010

Los duendes de estadísticas de WordPress.com han analizado el desempeño de este blog en 2010 y te presentan un resumen de alto nivel de la salud de tu blog:

Healthy blog!

El Blog-Health-o-Meter™ indica: ¡Este blog lo está haciendo genial!.

Números crujientes

Imagen destacada

Un Boeing 747-400 transporta hasta 416 pasajeros. Este blog fue visto cerca de 1,400 veces en 2010. Eso son alrededor de 3 Boeings 747-400.

 

En 2010, publicaste 12 entradas nueva, haciendo crecer el arquivo para 33 entradas. Subiste 23 imágenes, ocupando un total de 3mb. Eso son alrededor de 2 imágenes por mes.

The busiest day of the year was 11 de enero with 32 views. The most popular post that day was Texto del artículo publicado en “La Opinión” de Zamora el 27 – 12 – 2009.

¿De dónde vienen?

Los sitios de referencia más populares en 2010 fueran esperanto.es, netvibes.com, mail.yandex.ru, veromondo.blogspot.com y search.conduit.com.

Algunos visitantes buscan tu blog, sobre todo por esperanto zamora, asociacion zamorana de esperanto, esperanto, esperanto bilbao y esperanto en bilbao.

Lugares de interés en 2010

Estas son las entradas y páginas con más visitas en 2010.

1

Texto del artículo publicado en “La Opinión” de Zamora el 27 – 12 – 2009 diciembre, 2009
4 comentários

2

Estudio autodidacta del Esperanto octubre, 2009
4 comentários

3

La radio kontraŭ la malbeno de Babel-Turo diciembre, 2009
1 comentario

4

Asociación Zamorana de Esperanto noviembre, 2009
4 comentários

5

Esperanto: la lengua internacional increiblemente fácil de estudiar y aprender. septiembre, 2009
2 comentários

La 15a Andaluzia E-kongreso

Mia lasta ĉi-jara partopreno en iu E-aranĝo estis tiu de la 15a Andaluzia E-kongreso en Jaén, de la 30 de oktobro ĝis la 1a de novembro.

La kongresejo

La partoprenantoj, malgraŭ malmultenombraj, estis sufiĉe diversloke alvenintaj kaj tiele la etoso rezultis certe agrabla, interesa, varia kaj alloga. Mi ĝuis tiun etoson kaj babilis kaj ankaŭ nemalmulte “krokodilis” kun la partoprenantoj.

Kelkaj partoprenantoj

La vetero dum la kongreso estis malbona -multe pluvis- kaj do, kelkaj planitaj ekskursoj ne povis esti bone realigitaj. Mankis pro diversaj kialoj kelkaj prelegontoj kaj oni devis fojfoje ŝanĝi la kongresprogramon survoje. Tamen la organizantoj faris siajn klopodojn kaj pro tio oni devas  ilin gratuli kaj danki.

Okazis interesaj prelegoj en la salono de la kongresejo (Junulara -tre bone aranĝita- Gastejo de Jaén), inter kiuj mi menciu: “La Sankta Vizaĝo kaj la vizaĝoj de Bélmez”, “La proceso de la produktado de oliv-oleo”, “La  Lengua Internacional en la Educación Intercultural” kaj “Malfacila prononco de facila lingvo”. Tiu ĉi lasta farita de Maciej Jaskot, unu el la redakcianoj de Pola Radio en Esperanto, kiu intervjuis kelkajn el ni por la radio-programo. Ni povis ankaŭ spekti kelkajn interesajn filmojn kaj teatraĵojn.

Maciej Jaskot prelegas

Nu, resume la 15a Andaluzia E-kongreso rezultis sufiĉe kontentiga kaj pro tio mi jam atendas la venontan,  kiu verŝajne okazos en Granada, alia interesa kaj tre alloga urbo el Andaluzio.

P. S.- Mia intervjuo jam aperis en la Pola E-radio, vendrede la 19an de Novembro. Se iu deziras ĝin aŭskulti, jen estas la retadreso de la podkasto: http://www2.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

 

Amaskomunikiloj raportas pri Esperanto

(Novaĵo ĉerpita el la bulteno “Nia Voĉo” de la Madrida E-Liceo).

La agentejo EFE faris longan kaj favoran artikolon pri Esperanto la pasintan 15an de aŭgusto, mencianta la kongreson en Havano kaj eldirojn de Pedro H. kaj de Toño. Ĝi legeblas en:

http://www.pe.terra.com/tecnologia/interna/0,,OI4623604-EI12469,00-El+esperanto+se+populariza+gracias+a+la+Internet.html

La tagĵurnalo La Vanguardia en sia papera eldono aperigis la 25an de aŭgusto favoran artikolon: http://ves.cat/aiX4

Dankon al Joan Inglada.

Raporto pri mia partopreno en la 77a itala E-kongreso

De la 21a ĝis la 28a de Aŭgusto 2010, okazis en Lignano Sabbiadoro (Linjano Orsabla) ĉe la Adriatika Maro la ĉi-jara itala E-kongreso kaj tien mi vojaĝis kune kun kvar geamikoj el mia urbo Zamora. Partoprenis ĉi tiun kongreson ĉirkaŭ tricent esperantistoj el preskaŭ kvardek landoj ( entute naŭ hispanoj). Do la etoso kompreneble estis tre internacia kaj interkultura; kvazaŭ ĝi estus malgranda UK.

la kongresejo

Ek de la unua momento oni povis rimarki ke la kvanto de partoprenantoj surprizis la LKK-anojn, ĉar la organizo ne estis tiel bona kiel estus dezirinde. Ekzemple la longa atendado en la akceptejo  (krome ni ricevis  preskaŭ nenion kiel memoraĵojn) kaj poste la mankoj en la organizo de la ekskursoj kaj en la loĝado (nome ni estis devigaj loĝi for de la kongresejo, en pensiono tro longe de la kongresa etoso). Tamen malgraŭ ĉio ĉi, mi ĝuis mian ĉeeston en tiu ĉi kongreso, ĉar mi interkonatiĝis kun pluraj interesaj kaj afablaj geesperantistoj el diversaj landoj kun kiuj mi multe povis Esperantumi.

Cetere okazis amuzaj koncertoj ĉiunokte, faritaj de la plej konataj E-kantistoj, kaj interesaj prelegoj, seminarioj kaj kursoj de la plej elstaraj gvidantoj de nia movado (nome Carlo Minnaja, Katalin Kovats, Anna Lowenstein…) En tiu ĉi kongreso oni havis la eblon ekzameniĝi por akiri diplomon laŭ la eŭropa referenckadro, kio estas bonega afero. Oni ankaŭ povis aĉeti E-librojn, kompaktajn diskojn kaj tiel plu en la kongresa libroservo. Aliflanke dum la kongreso okazis internacia foiro.

Dum la koncertoj

El la turisma vidpunkto, malgraŭ la varmego, Linjano estis ĉarma loko por realigi la kongreson kaj la vizito al la vidindaĵoj de Venecio, Triesto kaj Treviso estis por mi sufiĉe kontentiga; do resume oni povas diri ke tiu ĉi kongreso rezultis ĝenerale kaj interesa kaj agrabla kaj alloga el pluraj vidpunktoj. Espereble  la venonta itala E-kongreso en Torino estos ankoraŭ pli interesa kaj samtempe pli bone organizata.

ni ekskursis dum la kongreso

Raporto pri la 69a hispana E-kongreso

En Santiago de Kompostela, de la 2a ĝis la 5a de julio, oni celebris la 69an hispanan E-jarkongreson kun la partopreno de proksimume 50 geesperantistoj, ĉefe hispanaj; inter ili kvin membroj de Zamora E-asocio.

Jam de la komenco la etoso estis sufiĉe kontentiga kaj agrabla. Dum la interkona vespero mi renkontis kelkajn geamikojn de la pasinta kongreso en Málaga, kun kiuj mi povis daŭre babili kaj “iomete krokodili” dum la kongreso.

Tiu ĉi kongreso en Santiago disvolviĝis en maniero tute malsimila al tiu de Málaga, kie okazis multaj prelegoj kaj malmultaj ekskursoj. En Santiago do, okazis diversaj ekskursoj kaj ankaŭ pluraj vizitoj tra la urbo, kaj malmultaj prelegoj.

Ni ekskursas

Ni ekskursas en Santiago

Dum la ekskurso

Dum la ekskurso

Eble en tiu ĉi kongreso oni ne multe parolis kaj diskutis pri Esperanto, tamen la rezulto estis multe pli alloga kaj amuza. La bedaŭro estis la neĉeesto de la tuta estraro de HEF; partoprenis la kongreson nur la sekretario. Tio ĉi kompreneble okulfrapis kaj ne donis bonan impreson pri la unueco, kondiĉoj kaj intencoj de la landa E-federacio. Sendube ĉi tiu afero devos esti plibonigebla kaj plibonigenda estontece. Oni ne decas prezenti ĉi tiun estraran bildon pri la Hispana Federacio al la eksterlandaj partoprenantoj, kiuj ne estis multaj, sed tamen estis.

La estraro en tiu ĉi kongreso

Cetere la kongreso estis por mi sufiĉe interesa; mi povis praktiki Esperanton eĉ kun eksterlandanoj, kion mi ne oftas realigi en mia normala vivmedio.

Krome mi nepre menciu ke en tiu ĉi kongreso mi renkontis miajn amikojn el la grupo esperantista de Bilbao, en kies klubo mi lernis unuafoje Esperanton; kaj ĉefe mi ĝuis la ĉeeston en la kongreso de samideano Eduardo Larrouy, kiu estas, almenaŭ mense, unu el la plej junaj kaj freŝaj esperantistoj, kiujn mi konas. Mi kore gratulas kaj dankas lin pro lia aktiva partopreno.

kun Eduardo

ni babilas

Germanaj partoprenantoj parolis al ni pri siaj spertoj en la pilgrimado

Do, gratulon al ĉiuj, kiuj organizis la kongreson kaj mi jam atendas la venontan 70an, kiu espereble estos almenaŭ tiel alloga kaj ekskursoplena, kiel tiu ĉi de Santiago.

La partoprenantoj

TVE habla del Esperanto

Domingo, 13 de Junio de 2010.

“TVE recuerda un idioma un tanto olvidado o desconocido para muchos, pero que en el mundo hablan unos dos millones de personas.

Es el Esperanto, una lengua que se creó a finales del siglo XIX, que sigue viva y que cuenta con apasionados seguidores. La inventó un oftalmólogo polaco llamado Zamenhof a finales del siglo XIX. Utilizó vocablos de otras lenguas y 16 normas gramaticales muy sencillas.”

Así apareció la noticia en el telediario de la 1ª de televisión española este domingo, junto con un pequeño reportaje en video, que podeis ver en los siguientes  enlaces:

http://www.rtve.es/mediateca/videos/20100613/acuerdas-esperanto-lengua-sigue-viva/798363.shtml

http://www.youtube.com/watch?v=pqZPa6BcM_Q

Es desde luego muy de agradecer la noticia pero, a la vista de ella, da la sensación de que estamos hablando de una especie de movimiento romántico ya en desuso, en el cual permanecen unos pocos que se resisten a dejarlo morir. Lo rematan diciendo que el inglés ya ha ganado la batalla, etc.

En fin, menos es nada. Los que estamos en esto sabemos que no es así. Sabemos que nuestro Esperanto está en expansión, cada día más, sobre todo a través de Internet. También sabemos que no se trata de ganar una batalla contra ningún otro idioma del mundo, sino de presentar las aptitudes y posibilidades del Esperanto, en el ámbito internacional, como lengua auxiliar y neutral sin connotaciones imperialistas.

Aquí dejo otro enlace interesante sobre otra noticia que apareció en la sección “vidas contadas” de Radio 5 todo noticias, el 25/01/2010:

http://www.rtve.es/buscador/GoogleServlet?q=esperanto


La Asociación Zamorana de Esperanto prepara las maletas

Pronto tendrá lugar el congreso nacional de Esperanto de este año, concretamente entre los días 2 y 5 de julio, y los miembros de la Asociación Zamorana ya preparan sus maletas para participar en él. El congreso,  que será el número 69, se celebreará en Santiago de Compostela y todos esperamos pasarlo bien en compañía de otros colegas y amigos. De paso aprovecharemos para darle un impulso al movimiento  esperantista en nuestro país.

Por otra parte algunos miembros de la asociación van a participar también en el congreso nacional italiano a finales de agosto. Será el 77 congreso italiano y a la vez se celebrarán los cien años de existencia de la Federación Italiana de Esperanto. Va a ser como un pequeño congreso internacional, con gente de muchos lugares del mundo, todos hablando un mismo idioma neutral. El lugar de celebración será Lignano Sabbiadoro, en el Adriático cerca de Venecia.

Hemos desistido de participar en el Congreso Internacional de Cuba por razones personales. En fin, esperamos pasarlo bien, disfrutar de los lugares a los que vamos a ir  y, vivir y hacer vivir el Esperanto.

Nova diplomverko pri Esperanto kaj la propedeŭtika rolo

La 31-an de majo 2010 en urbo Jekaterinburg, Rusio, juna studentino Arina Osipova diplomiĝis pri la temo “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de la germana lingvo”. Ŝi studis en la Urala ŝtata pedagogia universitato (UŜPU), instituto de fremdaj lingvoj. Arina preskaŭ ne diskonigis informon pri temo de sia diplomverko, tial nur hazarde oni povis informiĝi pri la bonega fakto.

Kiel rakontis mem Osipova, jam profesia instruistino de la germana, ŝi lernis Esperanton antaŭ kvar jaroj, kaj kiam venis tempo elekti temon de diplomverko, ŝi decidis kunigi Esperanton kaj la studadon. Arina multe interesiĝas ĝuste pri propedeŭtiko, tial komence ŝi volis pristudi nur ĝin – kiel Esperanto ĝenerale helpas lerni lingvojn, ne iun konkretan. Sed dekanino de ŝia fakultato estis ege kontraŭ Esperanto (“En la mondo estas tro da problemoj pri la normalaj lingvoj, kaj vi alŝovas la artefaritan!” – citaĵo). Do laŭ la dekanino oni povas okupiĝi pri Esperanto nur hobi-nivele, sed ne scienc-cele.

Tial baza problemo estis trovi sciencan gvidanton de la diplomverko – pedagogoj en UŜPU jen timis la temon ĉar nenion sciis, jen ne vidis sencon okupiĝi pri tio. Klariĝis ankaŭ, ke inter la lingvistoj ekzistas opinio, ke propedeŭtika rolo de Esperanto estas memevidenta kaj oni ne devas ion ajn pruvi ĉi-rilate. Krome laŭ ili ne necesas enkonduki Esperanton en altlernejojn kiel devigan studobjekton, ĉar latino tute bone plenumas rolon de Esperanto.

Post la diplomiĝo Arina ankaŭ intencintus fariĝi aspiranto, sed kun ĉi tiu temo la afero estas malreala – oni ne lasos ŝin doktoriĝi ĉi-prie. Ŝi diris, ke antaŭ jardeko iu en UŜPU provis skribi sciencan verkon pri Esperanto, sed malsukcese.

Arina ricevis kiel gvidanto instruistinon de la franca, kiu iam lernis Esperanton, sed rilatas al ĝi ne serioze. Krome ŝi ne regas la germanan (pri kiu ĉefe temas en la verko de Arina). Tial Osipova devis fakte labori memstare, la gvidantino helpis nur pri stilaj nuancoj kaj organizaj aferoj.

Arina laboris dum du jaroj. Pasintjare ŝi analizis E-rusan vortaron de A.Ŝevĉenko, kaj krome uzis etimologian vortaron de Esperanto – ŝi serĉadis germanajn radikojn en E-vortoj. Osipova faris jenan eksperimenton: ŝi proponis al 22 esperantistoj kun malsama E-lingvokono kaj nenioma rego de la germana traduki el la germana apartajn vortojn, apartajn frazojn kaj malgrandan tekston. Por la tuta traduko ŝi liveris al eksperimentatoj 45 minutojn. Rezulte de la traduka laboro evidentiĝis, ke la hipotezo pri la propedeŭtika estis plene konfirmita kaj la celo – atingita.

Osipova ricevis plej altan poenton, recenzo estis pozitiva kaj sen korektoj aŭ rimarkoj. La atesta komisiono ĝenerale rilatis neŭtrale, sed faris bazajn demandojn – kial Esperanto sed ne la angla, ĉu Esperanto helpis lerni la germanan, ĉu Esperanto estas ie lernata kiel studobjekto. Krome oni petis ke Arina diru ion en Esperanto – ŝi citis la unuajn kvar versojn de zamenhofa “La Espero”.

Do brava Arina Osipova meritas admirojn pro persistemo, gratulojn pro la diplomiĝo kaj dankojn pro sia kontribuo al diskonigo de Esperanto inter uralaj lingvistoj.

Grigorij Arosev
laŭ [Henri Masson] kaj [esper-inform]
fonto: Ret-Info

« Older entries Newer entries »