Kiel omaĝo por la kreinto de Esperanto

(Artikolo ĉerpita el la Esperanta Retradio de Anton Oberndorfer)

LA DONACO DE ZAMENHOF

Kiam Zamenhof kreis la “Internacian Lingvon”, li volis doni ion al la homaro kio plibonigos kaj plifaciligos la vivon. Li ja estis spertinta la multlingvan situacion en sia hejmloko kaj vidis la konsekvencojn kion tio havis por la kunvivado de la homoj. Certe la ĉiutaga vivo tie iel funkciis, sed la kunlaboro inter la diversaj etnaj grupoj limiĝis al la absoluta minimumo. Kaj la rusaj regantoj tute ne havis intereson pri iu komuna sento de tiuj homoj. Do ne okazis politika aŭ kultura kunlaboro.

Komuna, neŭtrala kaj racia lingvo povus kapabligi la homojn kune priparoli komunajn aferojn kaj tiel trovi solvojn kiuj kondukus al socia kaj ekonomia progreso. Kompreneble en situacio kie la ŝtataj aŭtoritatoj malhelpas ĉian iniciaton por kunlaboro inter la civitanoj, la civitanoj mem devas organizi la instruadon de  la lingvo al homoj kiuj estas taŭgaj por partopreni en komunaj diskutoj kaj projektoj. Oni povus kredi ke ĉio tio validas nur por diktatoraj reĝimoj, sed ankaŭ sub demokratia regado ĉiam estas regantaj grupoj kiuj volas malhelpi la desuban kunlaboron de la homoj.

Do ankaŭ en nia epoko la situacio pri kunlaboro inter civitanoj el diversaj nacioj ne estas multe pli bona. Sed ni hodiaŭ troviĝas en demokratiaj landoj en konsiderinde pli bona situacio ol la homoj dum la epoko de Zamenhof. La kunlaboro en la socio ĝenerale tre bone funkcias. La grandaj mankoj troviĝas rilate al komunaj sentoj inter anoj de diversaj nacioj, nome en la kultura kampo. Tie la manko de komuna lingvo estas plej forte sentebla. Oni volas ja ankaŭ tiucele uzi la anglan lingvon, sed kiel montras la ekzemplo de la kanzonkonkurso de Eŭrovizio, la rezultoj estas mizeraj: Montriĝas ke la angla ne taŭgas por krei komunan senton en internacia medio. La homoj ja sentas ke ili nur malfacile komprenas ĝin, kaj ke paroli ĝin por multaj estas vera torturo kaj ke la kapablo altnivele esprimi sin apenaŭ estas atingebla.

Esperanto aliflanke estas tre bone komprenebla, facile parolebla kaj multaj parolantoj de la lingvo atingas la kapablon altnivele esprimi sin en tiu lingvo. Tio donas tute alian senton, ĉar tio levas la memkonscion. Oni sentas sin pli forta. Kreskas la sento ke tiu lingvo estas donaco, donaco kiun oni povas perfekte kundividi kun aliaj. El tio kreskas sentoj de solidareco, de amikeco. La samlingvanoj fariĝas veraj “kunĝuantoj”. Kaj ĝui la lingvon resp. la atingitan esprimkapablon ni povas jam nun, tuj. Ne necesas atendi ĝis la “Tago de Sankta Neniam”.

Kiel aŭskultanto de la Esperanta Retradio vi partoprenas en tiu bela komuna ĝuado. Zamenhof vere donacis al ni valoran ilon por plialtigi nian vivosenton. Ni ĉiam honorigu kaj memortenu tiun amikon de la homaro!

La kreinto de Esperanto