Entrevista al presidente de la Federación española de Esperanto

El 10 de Febrero apareció en el programa “Esto me suena” de Radio Nacional, una ineresante entrevista con Pedro Hernández, actual presidente de HEF (Hispana Esperanto-Federacio), sobre el Esperanto y su momento actual. Este es el enlace para poderlo escuchar en Internet (la entrevista comienza a partir del minuto 15):

http://www.rtve.es/mediateca/audios/20110210/esto-suena-aprendemos-esperanto-10-02-11/1013078.shtml

Anuncios

Malbona novaĵo: la E-elsendoj de Pola Radio malaperis

La lasta elsendo de  Pola E-radio okazis la 31an de Januaro 2011. La 2an de Februaro, merkrede, nenio aperis en la retejo; nur en la Facebook-grupo de amikaro de Pola Radio, Gabi Kosiarska aperigis la jenon:

“Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj, hodiaŭ mi havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la estraro de PR ekde hodiaŭ ni ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn”.

Jam ekde Majo pasintjare la E-elsendoj aperis nur trifoje semajne: lunde, merkrede kaj vendrede. Tamen ĵus kiam ni jam alkutimiĝis al la nova sistemo, la pola E-programo ĉesas elsendi. Do, estas bedaŭrinde. En la lastaj tempoj, almenaŭ por mi, tiuj elsendoj estis referenco pri la bona maniero prononci kaj paroli la internacian lingvon. Malgraŭ la malnova maniero elsendi, la E-programo de Pola Radio estas malfacile anstataŭigebla. Tamen estas aliaj E-radiostacioj kaj do al ili ni devas direkti nian atenton. Espereble Pola E-radio iamaniere revenos estontece.