95 UK de Esperanto

Artikolo ĉerpita el “La Ondo de Esperanto”, 2010, №8–9.

Malriĉa sed funkcianta UK

La 95a Universala Kongreso en Havano estis unu el plej malgrandaj dum la postmilita periodo, kvankam ĝi superis kongresojn en Portland (1972) kaj Vancouver (1984). Tamen la unua kongreso en Havano en 1990 estis pli granda, tiam estis 1617 registritaj kongresanoj, dum nun estis nur 1002. El tiuj ĉ. 180 estis kubanoj, malpli ol en 1990. Unu el la kialoj estis, ke malfacilis kaj multekostis, kompare al la malgranda enspezo, veni al Havano el aliaj partoj de Kubo. Kelkaj kubaj kongresanoj eĉ tranoktis en la oficejo de Kuba Esperanto-Asocio. Laŭdire salajro de kubanoj estis malpli ol cent eŭroj monate, eble nur kelkdek eŭroj. Unu hotela nokto kostus du monatajn salajrojn. Ankaŭ la kongresa libro estis senteble magra kompare kun pasintaj jardekoj. Nuraj 96 paĝoj estis multe malpli ol kutimaj 128 aŭ 144 de la pasintaj jaroj.

Mi ne ĉeestis la antaŭan UK-on en Kubo en 1990, sed surbaze de la rakontoj, la lando multe ŝanĝiĝis. Turismaj organizoj estis multe pli profesiaj ol en 1990: ne estis grandaj problemoj kun hoteloj, kvankam deko da kongresanoj, kiuj mendis la apudkongresejan hotelon Palco, devis tranokti unuajn du-tri noktojn en alia hotelo. Ankaŭ transporto al pli foraj kongresaj aranĝoj okazis ĝenerale sen problemoj kaj malfruoj. Lokaj esperantistoj ricevis laŭdojn pro organiza kapablo. Mi plej spertis la laboron de antaŭkongresaj kaj ekskursaj gvidantoj: ili estis vere profesiaj. Tamen la malriĉeco de la lando kaj homoj havis ankaŭ sian influon al organizado: laŭdire unu ĉiĉerono svenis dum la ekskurso ĉar ŝi/li ne matenmanĝis, kaj la ekskurso devis viziti malsanulejon survoje.

La atmosfero en la kongresejo estis trankvila. Kontrolo ja estis kiel en ĉiuj kongresejoj, sed malpli rigora ol ekzemple en Pekino. Kubanoj libere rakontis pri ĉiutagaj problemoj, sed opozicia sinteno ne estis videbla.

La usona salutanto ricevis la plej fortan aplaŭdon dum la malfermo. La kialo por tio estis la malpermeso de usona registaro viziti Kubon sen aparta permeso, kiun povis ricevi nur apartaj grupoj kiel universitatanoj. La salutanto forte kritikis tiun praktikon. Nur tri usonanoj aperis en la kongresa libro, kvankam troviĝis almenaŭ deko da usonanoj en la kongresejo. Eventuale usonano, kiu vizitas Kubon sen permeso, povas riski relative grandan monpunon.

Tamen eĉ la rektoro de la kongresa universitato estis usonano, kun oficiala permeso viziti Kubon, Humphrey Tonkin. La kialo estis ke mankis kubano, kiu povus, aŭ havus tempon, rektori kaj sekve la serĉado iris al najbaraj landoj. Krome, du usonaj prelegantoj de IKU tute ne alvenis pro similaj problemoj. Unu el ili, eksa kubano, havis problemojn ambaŭflanke, ĉar lia kuba pasporto malnoviĝis. Tamen tiuj prelegoj, aŭ almenaŭ unu el ili, estis faritaj de aliaj, surbaze de senditaj tekstoj.

Mi partoprenis ankaŭ antaŭkongresan vojaĝon en Kubo kaj havis eblecon konatiĝi kun Kubo pli proksime. Ankaŭ ekster la ĉefurbo la vivo estas malriĉa, sed laŭokule ne mizera. Oftaj transportaj iloj estas ĉevaloj, aŭ kamionoj, kie homoj staris aŭ sidis sur la ŝarĝplato. Kubo estis eble la plej malriĉa lando, en kiu okazis la kongreso dum pasintaj jardekoj. Eventuale la nuna Kubo estis eĉ malpli riĉa ol Kubo en 1990. La lando havas nuntempe du-valutan sistemon, ordinaraj pesoj kaj ŝanĝeblaj pesoj, laŭ kongresa dialekto: kukoj (CUC). Por eksterlandano apenaŭ eblis uzi ordinarajn pesojn, kiuj ebligas al kubanoj vivi en baza nivelo, dum aferoj por turistoj estis vendataj nur per ŝanĝeblaj pesoj, kio ne faris la landon aparte malmultekosta por eksterlandanoj. Prezoj estis eble duono el kutimaj eŭropaj, aŭ foje en eŭropa nivelo.

Kubo ja estas la sola lando, kiu ekologie ne superas siajn naturajn rimedojn sed kie la vivo ne estas mizera. Bazaj manĝaĵoj ŝajne sufiĉas kaj akireblas per aĉetlibro malmultekoste kaj sanservoj estas en modela stato. Kubanoj, almenaŭ parto, tamen sopiras pri konsumeblecoj. Krome nenia rasismo videblis: laboristaj grupoj estis ofte miksitaj, kaj ĉiukoloraj homoj faris ĉiujn laborojn. Ja apenaŭ estis homoj plene nigraj aŭ plene blankaj, sed ĉiuj miksitaj.

Aŭtoro: Jukka Pietiläinen


La fina venko

Unu el la revoj de ĉiu vera esperantisto estas la tiel nomata “fina venko” de nia movado; tio estas ke Esperanto fine iam regu en la tuta mondo kiel lingva ponto, kiel dua lingvo por la interkompreniĝo de ĉiuj popoloj. La fakto estas ke eble tiu revo ŝajnas iom abstrakta, iom malproksima, iom utopia kaj pro tio malfacile atingebla, tamen tute ne forlasebla.

Ekzistas pluraj esperantistoj, kiuj opinias ke la ĉefa “venko” de Esperanto jam realiĝis. Temas pri la ekzisto de daŭra komunumo lingva, kiu organizas ĉiujare diversajn aranĝojn kie la esperantistoj povas renkontiĝi kaj do ili ne plu bezonas. Tio ĉi sufiĉas por plenumi iliajn postulojn pri la lingvo kaj pri la E-movado. Ili scias ke en multaj lokoj en la mondo disvolviĝas Esperantlingva komunumo kaj ke en tiuj lokoj ili ĉiam estas bonvenaj. Do, por tiuj esperantistoj, la granda kaj utopia revo pri la “fina venko” malmulton signifas. Kelkaj eĉ opinias ke se tiu “fina venko” iam realiĝus, la intima allogo de komunumo, kiun oni sentas hodiaŭ eble tute perdiĝus kaj ili jam ne plu sentus sin reciproke “gefratoj”.

Se Esperanto fine fariĝus granda internacia fenomeno uzata de ĉiuj popoloj kiel dua lingvo, sendube la sento de intimaj komunumaj rilatoj, la sento aparteni al iu “ĉarma kaj frateca idealismo” malaperus. Tamen, laŭ mia opinio, la malbone tiel nomata “fina venko” devas esti la ĉefa celo de nia movado kaj en  tiu direkto ni devas ĉiam agi. Se ni ne faras tion kaj daŭre restas kiel malplimulto, kiel malgranda lingva komunumo, kiu nur allogas la esperantistojn vojaĝi tra la mondo; eble en tiu kazo Esperanto ne nur ne atingos la “finan venkon”, sed male tute malaperus samkiel okazis al multaj minoritataj entreprenoj.

Do la elekto estas libera: aŭ resti senmove kiel malgranda komunumo kun la risko malaperi, aŭ kontraŭe agi, kompreneble laŭ niaj ebloj (sufiĉas nur labori en niaj ĉirkaŭaĵoj), kaj iamaniere kontribui al la disvastigado de nia kara lingvo Esperanto.

Los números de 2010

Los duendes de estadísticas de WordPress.com han analizado el desempeño de este blog en 2010 y te presentan un resumen de alto nivel de la salud de tu blog:

Healthy blog!

El Blog-Health-o-Meter™ indica: ¡Este blog lo está haciendo genial!.

Números crujientes

Imagen destacada

Un Boeing 747-400 transporta hasta 416 pasajeros. Este blog fue visto cerca de 1,400 veces en 2010. Eso son alrededor de 3 Boeings 747-400.

 

En 2010, publicaste 12 entradas nueva, haciendo crecer el arquivo para 33 entradas. Subiste 23 imágenes, ocupando un total de 3mb. Eso son alrededor de 2 imágenes por mes.

The busiest day of the year was 11 de enero with 32 views. The most popular post that day was Texto del artículo publicado en “La Opinión” de Zamora el 27 – 12 – 2009.

¿De dónde vienen?

Los sitios de referencia más populares en 2010 fueran esperanto.es, netvibes.com, mail.yandex.ru, veromondo.blogspot.com y search.conduit.com.

Algunos visitantes buscan tu blog, sobre todo por esperanto zamora, asociacion zamorana de esperanto, esperanto, esperanto bilbao y esperanto en bilbao.

Lugares de interés en 2010

Estas son las entradas y páginas con más visitas en 2010.

1

Texto del artículo publicado en “La Opinión” de Zamora el 27 – 12 – 2009 diciembre, 2009
4 comentários

2

Estudio autodidacta del Esperanto octubre, 2009
4 comentários

3

La radio kontraŭ la malbeno de Babel-Turo diciembre, 2009
1 comentario

4

Asociación Zamorana de Esperanto noviembre, 2009
4 comentários

5

Esperanto: la lengua internacional increiblemente fácil de estudiar y aprender. septiembre, 2009
2 comentários