Frostigo de la polaj E-radioelsendoj

Pola E-redakcio bezonas nin. Ni povas helpi pere de niaj reagoj.


Origina mesaĝo de la Pola E-redakcio

Karaj aŭskultantoj, karaj radioamikoj,

Laŭ la decido de la superuloj de Pola Radio, ekde la plej proksima lundo Gabi Kosiarska estas delegita kun grupo de kelkaj aliaj radiaj kolegoj al laboroj ligitaj kun ŝanĝo de la portalo de Pola Radio.

Lige kun tiuj taskoj – por ne difinita ankoraŭ precize periodo – la laboro de la Esperanto-servo de PR estas frostigita. En nia paĝaro (ni supozas, ke lunde, merkrede kaj vendrede) aperados nur ripetaj programeroj. Oni flegas la esperon, ke post kelka periodo ĉiuj nun delegitaj personoj povos reveni al siaj kutimaj okupoj, do Gabi en la E-sekcio de Pola Radio.

Anticipe ni dankas pro ĉiuj korespondaj reagoj. Ĉiuj gravas en nia laboro por la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio. Ni dankas do pro tiuj, kiuj jam venis. Ni anticipe dankas pro laŭvicaj. Niaj adresoj estas senŝanĝaj: esperanto@polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella@gmail.com

Anuncios

Pri la afero “eŭropocentra Esperanto”.

“Ĉerpita el la revuo NIA PONTO, de la Grupo Esperantista de Bilbao”.

(Artikolo tradukita el la angla de nia samgrupano José Pérez-Salado Kamps kaj sendita la 23/03/2010)

Respondo al: “eŭropocentra” Esperanto.

Lingvo estas strukturo, kaj la strukturo de Esperanto ne estas tre eŭropa. Klara indiko de vortaj kategorioj, gramatikaj kazoj; neekzisto de gramatika genro; vortaj radikoj kiuj neniam ŝanĝiĝas (nenia fleksio); finaĵoj kiuj ĉiam portas la samajn signifojn; kombinoj de vortoj kun partikuloj aŭ aliaj vortoj, tiel ke oni povas kompreni la signifon de la kombino el la signifo de la komponantoj (kaj esti certa pri tio ke oni estas kompreninta ĝuste), gramatikaj reguloj kiuj ĉiam estas aplikeblaj – ĉiun Esperantan regulon kiun oni estos lerninta, oni povos apliki ree kaj ree, sen la mallogikaj esceptoj kiujn la “naturaj” lingvoj havas en senlima kvanto, ktp. ktp. La eŭropaj lingvoj kutime apogas neniun aŭ maksimume du el tiuj ĉi karakterizaĵoj – Esperanto havas ilin ĉiujn.

La vortoj estas nur la materialo kiun iu ajn lingvo bezonas por funkcii (kaj ili povas facile esti ŝanĝitaj se necese), sed male al la eŭropaj lingvoj, [en Esperanto] la finaĵoj aŭ aliaj vortoj estas “gluataj” al radiko sen iam ajn fleksii ĝin (en la angla tamen, la radiko de “live” ŝanĝiĝas de liv- al lif- en certaj formoj). La radikoj de Esperanto havas bone difinitajn signifojn kaj estas selektitaj precipe el la tiel nomataj internaciaj vortoj (t.e. vortoj disvastiĝintaj en multaj lingvoj), kiel ekzemple Esperante “direktor-” (angle: director; france: directeur; japane: dairekutaa).

Ĉirkaŭ 70% el la radikoj de Esperanto (kaj ĉirkaŭ 50% el la radikoj de la angla) havas sian originon en la romidaj lingvoj, sed tio ĉi ne faras el Esperanto eŭropan lingvon, ĝi nur kaŭzas ke Esperanto ŜAJNU eŭropa lingvo. Pro ĝia efikanta gramatika strukturo ĝi povas esti lernata facile fare de homoj el la tuta mondo – la deveno de la radikoj ne estas tiom grava.

(Sendita de Elmar Duensser la 12-an de Marto 2010 je 12:55 posttagmeze)

Jen la Originalo en la angla:

Language is structure, and the structure of Esperanto is not very European. Clear indication of word categories, grammatical cases, absence of grammatical gender, word stems that never change (no flection), endings that always transport the same meanings, combinations of words with particles or other words so that you can understand the meaning of the combination from the meaning of the components (and be sure you understood it correctly), grammatical rules that always apply – every Esperanto rule you learned you will be able to apply again and again, without unlogic exceptions that “natural” languages endlessly have, etc. etc. European languages usually support none or maximally two of these features – Esperanto has got them all.

 Words are just the material a language needs to function (and can easily be exchanged if necessary), but unlike in European languages, [in Esperanto] endings or other words are “glued” to a word stem without ever inflecting it (in English however the word stem of “live” changes from liv- to lif- in some forms). The word stems of Esperanto have well-defined meanings and are selected mainly from the so-called international words (i.e. words widespread in many languages), like e.g. Esperanto “direktor-” (Engl.: director, French: directeur, Japanese: dairekutaa).

 About 70% of the word stems of Esperanto (and about 50% of the word stems of English) have their origin in the Romance languages, but this does not make Esperanto a European language, it makes Esperanto only LOOK like a European language. Because of its effective grammatical structure it can be learned easily by people from around the globe – the origin of the word stems is not that important.

Kaj fine jen la traduko al la hispana:

El lenguaje es estructura, y la estructura del esperanto no es muy europea. Una indicación clara sobre las categorías gramaticales a las que pertenecen las palabras, los casos gramaticales, la ausencia del género gramatical, palabras con semantemas invariables (ausencia de flexión), terminaciones que siempre portan los mismos significados, composición de palabras por medio de partículas u otras palabras de manera que el significado de la combinación sea inteligible partiendo del significado de los componentes (y tener la certeza de haberlo entendido correctamente), reglas gramaticales que se aplican siempre – cada regla del esperanto que se haya aprendido se podrá aplicar una y otra vez, sin las ilógicas excepciones que las lenguas “naturales” contienen en cantidad ilimitada, etc. etc. Los idiomas europeos por regla general no ofrecen ni una sola o como máximo hasta dos de estas características. El esperanto disfruta de todas ellas.

 Las palabras son únicamente el material que un idioma necesita para funcionar (y pueden ser fácilmente reemplazadas en caso necesario), pero, al contrario que con los idiomas europeos, [en esperanto] las terminaciones u otras palabras se unen a un radical o lexema sin flexionarlo jamás (en inglés sin embargo, el radical de “live” cambia de liv- a lif- en algunas formas). Los lexemas del esperanto tienen significados bien definidos y son seleccionados principalmente de entre las llamadas palabras internacionales (es decir, palabras muy difundidas en muchos idiomas), como por ejemplo en esperanto “direktor-” (inglés “director”, francés “directeur”, japonés “dairekutaa”).

 Aproximadamente el 70% de los lexemas del esperanto (y alrededor del 50% de los del inglés) encuentran su origen en las lenguas románicas, pero esto no convierte al esperanto en un idioma europeo, sino que lo que hace es darle al esperanto un ASPECTO europeo. Debido a su eficaz estructura gramatical, puede ser aprendido con facilidad por gente de todo el mundo – el origen de los semantemas no es tan importante.