Pri la E-elsendoj de Pola Radio – “Parolas Varsovio”

Lastatempe mi alkutimiĝis aŭskulti ĉiutage E-elsendojn el la Pola Radio. Ĝi elsendas interrete ĉiusemajne de lundo ĝis vendredo, proksimume 20 minutojn kaj do, kiam alvenas la semajnfinoj, mi kutimas aŭskulti denove la lastajn pasintajn programojn pri kiuj mi plej interesiĝis.

Ĉar mi bone scias ke la kutima aŭskultado de E-radio estas bonega ilo por perfektigi nian Esperantlingvan nivelon, antaŭ mallonge mi komencis aŭskulti ankaŭ aliajn radioelsendojn, nome Parolu Mondo el Brazilo, Radio Verda el Kanado kaj foje Ĉina radio, tamen kvankam interesaj, neniu el ili allogas min tiel, kiel la polaj elsendoj. Tio okazas precipe pro la nekomparebla lingva prononco kaj pro kelkaj konkretaj programeroj, kiel ekzemple la vendreda “leterkesto”. Neniu el tiuj aliaj radiostacioj faras tion en tiel vigla kaj amuza maniero.

Foje mi reagas kaj skribas al la varsovia E-redakcio kaj poste ili komentas miajn leterojn kaj tiel plu. Do interesa afero ĝi estas. Aliaj rimarkindaj programeroj estas la oftaj intervjuoj, interparoloj kaj la trarigardo al la E-gazetaro.

Do aŭskulti tage Polan E-radion estas por mi kvazaŭ bezono por pligrandigi same mian Esperantlingvan nivelon, kiel ankaŭ polajn konojn.

Por daŭrigi sian bonegan laboron, ĉi tiu radiostacio kaj ankaŭ la aliaj bezonas nin. Ni povas helpi ilin simple per niaj reagoj kaj komentoj pri iliaj elsendoj. Mi invitas vin ĉiujn fari tion kaj krome ĝui la kutiman aŭskultadon de Esperanto-radio.

Anuncios

2 comentarios

  1. Marta said,

    15/05/2010 a 5:01 pm

    Kara Fernando!
    Mi plene konsentas kun vi.
    La E-redakcio de Pola Radio estas grandega helpo por perfektigi E-nivelon. Kaj ĝi estas tre bona platformo por kontakti virtuale amikece kaj unuece.
    Mi bedauras, ke superuloj de Pola Radio – de nekompreneblaj por mi kaŭzoj- decidis frostigi ĉiutagajn elsendojn. Tio estas granda perdo por ni. Mi nur esperas, ke ĝi estas provizora.

    Vi volus kore gratuli vin tre interesan blogon.

    Amike, Marta de Bjalistoko / Pollando

    • Fernando said,

      17/05/2010 a 1:52 pm

      Koran dankon Marta!
      Dankon pro via vizito al mia retblogo kaj pro via konsento pri la E-radioelsendoj. Jes, estas tute bedaŭrinda la lasta novaĵo pri la frostigo de la polaj E-elsendoj. Espereble ili revenos denove.
      Ĝis! Amike,

      Fernando.

      PS.- mi havas korespondamikinon en via urbo. Eble vi konas ŝin. Ŝi nomiĝas Ana.


Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: