La radio kontraŭ la malbeno de Babel-Turo

Artikolo de Jerzy Uspienki ĉerpita el la libro “Vojaĝo en Esperanto-Lando” de Boris Kolker.

Ĉu vi estis iam en Babeltur-lando? Certe, jes, eĉ multfoje, sed vi eble ne konsciis tion. Ĉiuifoje, kiam vi manipulas radioricevilon, vi “vizitas” ĉi tiun imagitan landon. Manipulante radion, ni plej facile kaj okulfrape spertas, kio estas la lingvodiverseco, la lingvobaroj. Homoj penas eviti ilin, ĉirkaŭiri. En la radio vi plej ofte povas trovi plurajn programojn en via gepatra lingvo. Sed ili estas plejparte speciale preparitaj por samlingvanoj, por ilin influi, iam eĉ – manipuli. Kaj via elekto-ebleco estas limigita.

Kaj nun mi proponas, ke vi faru imagoludon: sidante ĉe radio-ricevilo kaj turnante la agordilon, imagu, ke ĉiuj nekompreneblaj voĉoj aŭdataj subite ekparolus unu saman lingvon kompreneblan al vi kaj al ĉiuj. Kaj vi pripensu, kiaj estus la rezultoj de tia “lingva revolucio”, nur en la radiofonio. Kaj en la televido, gazetaro, aliaj rilatoj?!…

Nu, ĝuste tian situacion celas esperantistoj. Ni kredas, ke ĝi povas realiĝi en iu pli-malpli fora estonteco. Tamen multaj esperantistoj ne sufiĉe konscias, ke la procezo celanta enkondukon de unusola internacia lingvo, almenaŭ en la radio, jam realiĝis. Temas, kompreneble, pri la uzado de Esperanto en la radiofonio. Jam nun, almenaŭ dum iuj semajno-tagoj, kiam Esperanto sonas multfoje, tio estas sentebla. Ni povas praktike sperti en la realo la valorajn rezultojn de unulingveco en la radio. Ankaŭ la ĉiutagaj Esperanto-elsendoj de Varsovio kaj Pekino ebligas plurajn konkludojn.

Pri tio, kion donas la E-elsendoj, atestas leteroj de aŭskultantoj. Mankas nur loko por citi ilin. Mi do provos listigi kelkajn gravajn konkludojn, kiuj sekvas el leteroj kaj aliaj observoj: a) Esperanto en la radio ebligas ĉiutagan kontakton kun la lingvo. Tre gravas, ke ĉi tie estas uzata la parola lingvo-formo, varia, diverstema, diversnivela.

b) Esperanto en la radio estas praktika demonstro de la lingvoegaleco. La programoj estas preparataj por kaj aŭskultataj de vasta internacia publiko, de homoj el diversaj sociaj medioj.

c) Regula aŭskultado de E-elsendoj vastigas kaj profundigas la kulturan-edukan nivelon pro vastigo de la konoj kaj emocia travivado de la kulturtemaj programeroj: literaturaj, muzikaj, raportaj ktp.

ĉ) Regula aŭskultado de E-elsendoj el unu lando permesas ekkoni ĝin pli bone. Tio iam instigas al plia profundigado de la konoj, kiujn oni eĉ aplikas en sia faka aŭ publika agado.

d) Nur la elsendoj en la internacia lingvo ebligas specifan kontakton kun la vasta internacia medio. Nuntempe kun homoj el la tuta mondo, kiuj rekte aŭ malrekte (per siaj korespondaĵoj) partoprenas en la elsendoj. Tio vekas la sentojn de la aŭtenta internaciismo, pac-amo, amikeco. Certe tial en Pola Radio la plej popularaj estas la “Koncertoj kun bondeziroj”, en kiuj la aŭskultantoj bondeziras unuj al la aliaj, aŭ “Radio-Forumoj” (leteroj de aŭskultantoj kun ilia komentado).

e) E-elsendoj plifortigas la senton de ligiteco kun la vasta familio de samideanoj, do – kun la E-movado en ties diversaj formoj. La aŭskultantoj plej regule ricevadas la plej aktualajn informojn el Esperantujo. Tio faras pli videbla la funkciadon de la movado kaj sekve faciligas kunagadon. Verŝajne tial esperantistaj aŭskultantoj apartenas al la plej aktivaj. Ili peradas informojn, surbendigas elsendojn, aŭdigas ilin en la kluboj, kursoj, sendas al amikoj ktp.

f) Fine (sed ne lastsignife) mi volas emfazi, ke la aŭskultado de E-elsendoj estas la plej facila kaj …malmultekosta utiligado kaj ĝuado de Esperanto kaj Esperantujo. Kiu ankoraŭ ne spertis tion, tiu provu. Ankoraŭ hodiaŭ!

Anuncios

2 comentarios

  1. Judit said,

    21/12/2009 a 6:55 pm

    Fernando, soy Judit de la Opinión, soy un desastre y he perdido tu teléfono, llámame si puedes al periódico para darmelo, que sigo interesada en sacar una información al respecto

  2. 03/01/2011 a 12:04 am

    […] La radio kontraŭ la malbeno de Babel-Turo diciembre, 2009 1 comentario 4 […]


Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: