Mia por-Esperanta agado antaŭ 30 jaroj.

Serĉante en la “rememoriga kofro”, mi trovis verkitan informon, kiun verŝajne mi faris antaŭ 30 jaroj, kiam mi estis 20-jara junulo en la grupo esperantista de Bilbao, kie mi partoprenis kurson por komencantoj. Surpriza laŭ mia vidpunkto estas la lingva nivelo atingita tiam post kelkaj monatoj de lernado. Bedaŭrinde, mi poste forlasis ĉiujn Esperantajn aferojn dum 30 jaroj kaj sekve forgesis mian akiritan lingvo-nivelon.

Jen la informo (mi kopias ĝin laŭtekste, kun eblaj lingvaj eraroj por klare konstati la tiaman lingvo-nivelon):

INFORMO PRI NIA NUNTEMPA AGADO   -1980-

Ĉar estas necese ke ĉiu esperantista grupo aŭ societo, sciu pri la agado de la aliaj -por interŝanĝi ideojn aŭ, simple, por informiĝi pri la E-movado en nia lando-; mi volas sciigi vin pri tio, kion nia bilbaoa grupo faras nune:

  • Ekde la 15a de oktobro 1979a, oni komencis kurson por komencantoj kaj ĝi daŭros, proksimume, ĝis majo 1980a. Partoprenis ĝin 25 gelernantoj, precipe junaj. Poste ekde la 4a de novembro 1979a, oni komencis perfektigan kurson por la lernantoj de pasintaj kursoj. Partoprenas ĝin esperantistoj kiuj pro diversaj cirkonstancoj ne praktikas delonge Esperanton, kaj tiuj, kiuj partoprenis la unuan kurson pasintjare, kaj volas perfektigi kaj atingi pli bonan konon, prononcon kaj fluecon de nia internacia lingvo. Kelkaj el tiu ĉi grupo, volas prepari sin kun la celo esti en la estonto E-instruistoj. Kaj nun en januaro, la 14-an, oni komencis denove novan kurson por komencantoj. Partoprenas ĝin proksimume 15 gejunuloj.

Cetere niaj nunaj celoj estas la jenaj:

  • Ni projektas fari monatan gazeton, parolante pri la agado de nia grupo kaj aliaj diversaj temoj pri Esperanto. Tiamaniere, nia grupo forte revigliĝos; ĉiu grupano kunlaboros per siaj ideoj aŭ artikoloj kaj tiel ni sentos nin pli aktivaj.
  • Alia projekto de nia grupo estas fari ekskursojn al diversaj lokoj de Hispanio por viziti kelkajn esperantistajn grupojn, interkonatiĝi kaj interŝanĝi ideojn, spertojn kaj tiel plu. Ni vere kredas ke tio estas necese por revigligi nian movadon, kaj por ke Esperanto progresu kaj estu vivanta lingvo.
  • Ni estas sciintaj ke en Soncillo, malgranda vilaĝeto de Burgos-provinco, ĉiuj gejunuloj kunvenis por fari ion kune kaj, mirinde, ili decidis lerni Esperanton. Pro tio, ni volas ilin viziti kaj koni por ilin kuraĝigi kaj helpi ilian lernadon.
  • Ni planas kolekti enskribojn por partopreni la ĉi-jaran Internacian Junularan Kongreson, kiun oni celebros en Raŭma (Finlando). Se ni ne kune iras, malmultaj gejunuloj el nia grupo kuraĝos partopreni ĝin. Tamen se ni iras kune, multaj pli kuraĝos aliĝi. Tiamaniere, eble ni povos lui aŭtobuson aŭ alian transportilon.

Finfine, mi nur diros ke, same kiel aliaj esperantistaj grupoj aŭ societoj, el la tuta lando, ni estas kunlaborantaj en la kampanjo organizita de ILEI, kiu temas pri kolektado de subskriboj por peti la enkondukon de Esperanto en la dua fazo de Ĝenerala Baza Edukado, kiel elektebla lingvo kun la angla kaj la franca.

JUNULO EL LA E-GRUPO  DE BILBAO.

Mia tiama, jam forpasinta, instruisto de Esperanto.

Mia tiama lernejo aspektas nuntempe preskaŭ same kiel tiam.


“La utopía del Esperanto”

¿Porqué el Esperanto no se implanta de una vez por todas, como segunda lengua, en los diferentes países, habiendo demostrado con creces su aptitud y validez como idioma internacional, para el intercambio lingüístico con la gente de otros lugares? ¿Porqué se da preferencia a la intromisión de un idioma de otro lugar, como por ejemplo el inglés, con todo lo que eso conlleva?

Aceptar como segundo idioma uno de otro país, es aceptar imperialismo lingüístico, igual que aceptamos el imperialismo cultural, social, político, etc de parte de los países poderosos.                                                                        ¿Acaso no interesa el Esperanto porque no es un idioma natural, sino artificial, inventado? Su naturalidad viene dada por la evolución de 120 años de ser hablado por una extensa comunidad de esperantistas en todo el mundo. Esta historia, aunque no muy larga, le da carácter al idioma y nos demuestra su valor para la comunicación internacional sin menoscabar los idiomas propios de cada país, sino al contrario, ya que es  un idioma neutral. Cuando estos corren peligro de verdad, es cuando se adopta como segundo idioma el de otro país, que viene también con su cultura e idiosincrasia propios y extraños a los del país que lo adopta, por no hablar de la dificultad de su aprendizaje.

Sin duda, a los dirigentes de los países que pretenden imponer su idioma como lengua internacional, no les interesa el Esperanto. Ellos ya tienen su “idioma mundial” y no les apetece estudiar otro, aparte del negocio que representa vender su idioma por el mundo. Pero el resto de los países no deberían permitir esto por los enormes gastos que origina, porque privilegia un idioma extrangero en detrimento del suyo propio y porque supone someterse lingüísticamente a los países poderosos y darles más poder.

Quizá se necesita un cambio radical en la mentalidad tanto de sometedores como de sometidos, lingüísticamente hablando, y concederle un poco de valor y oportunidad a la “utopía” que representa hoy por hoy el Esperanto.

Asociación Zamorana de Esperanto

Zamora ya tiene asociación de Esperanto. Algo que parecía muy dificil de conseguir, ya se ha llevado a cabo, gracias a algunos esperantistas y simpatizantes del Esperanto, de nuestra provincia. Los fines son muy claros y coinciden con los de este blog: dar a conocer y difundir en Zamora capital y en la provincia el idioma internacional Esperanto. Tener un lugar donde cualquier interesado pueda acudir a informarse sobre lo que es  y representa este idioma y la forma de poder aprenderlo. Por último los fines propios de las asociaciones lingüísticas.

Las personas interesadas, principalmente de nuestra provincia, pueden llamar al teléfono de contacto.- 980512675