Antaŭ 30 jaroj mi partoprenis E-kongreson.

Verŝajne antaŭ 30 jaroj mi kongresis en Gijón dum la 39a hispana kongreso de Esperanto, tamen mi ne memoras pri tiu evento. Tiutempe mi estis esperantista komencanto. Kio okazis? Kial do mi ne memoras? Sendube fotoj atestas pri la fakto ke mi ĉeestis la kongreson, sed mi apenaŭ havas rememorojn pri ĝi (pri la vojaĝoj, pri la festoj, pri la prelegoj…).

Serĉante en la reto, surprize mi trovis skribitan raporton kaj fotojn pri tiu hispana E-kongreso en la retpaĝo de la Astura E-asocio  http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/ (en ties revuo Heleco) kaj certe mi konstatis mian aperon en tiuj fotoj. Tamen, mi nur memoras pri kelkaj aspektoj de la tiamaj ekskursoj, sed nenion pri mia ĉeesto dum la kongresaj prelegoj. Verdire, tiam mi estis 20 jaraĝa kaj tio povas esti la kialo de mia forgeso, sed mi ne povas ne surprizi pro tiu stranga fenomeno mensa. 20 jaroj estas aĝo sufiĉe taŭga por ke mi bonege povu memori, ĉu ne? Ŝajnas kvazaŭ mia menso estus forviŝinta tiun prikongresan memoron. Estas strange!

Certe ankaŭ strangas la fakto ke, kelke da tempo post tiu kongreso, mi forlasis ĉion pri Esperanto dum 30 jaroj ĝis nun. Kial mi faris tion? Mi ne scias la kialon; vivo estas tiel! Tial nuntempe mi konsideras min kiel novan esperantiston, ĉar mi forgesis preskaŭ ĉiujn miajn akiritajn E-konojn  dum tiu antaŭtridekjara E-periodo, kaj denove devis komenci mian E-lernadon.

Pro tio mi jam diris en mia artikolo pri la 68a hispana E-kongreso en Malago, ke mia partopreno en ĝi, estis mia unua aŭtenta ĉeesto en iu E-aranĝo, ĉar pri tiu ĉi kongreso mi bone memoras. En ĉi E-afero mi denove entuziasme reengaĝiĝis kaj espereble mi jam ne plu forlasos kaj forgesos ĝin.

Anuncios

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: