Mia vizito al la Esperanto-Muzeo en Vieno

Ĉi-somero ferie mi vojaĝis al Vieno kaj tie, mi vizitis la Esperantan Muzeon, kiu situas en la Nacia Biblioteko. Tiu ĉi muzeo estas iomete izolita kaj ne tre facile trovebla ene de la Biblioteko, tamen fine mi atingis trovi ĝin. Ĝi estas malgranda sed interesa; ĉi tie mi aldonas kelkajn bildojn:

Kuriozajxoj pri Esperanto

Kuriozaĵoj

Jen la muzeo kaj mia edzino en gxi

Jen la muzeo

Alia bildo

Kaj alia

Kurioze, ene de la muzeo troviĝas informa ĉambreto kie sidiĝas unu persono, kiu ne scias eĉ unu vorton en Esperanto. Do, mi ne komprenas kial tiu persono estas tie, se li ne povas informi esperante al la vizitantoj, kiuj sendube plejparte estas esperantistoj. Oni devas paroli germane aŭ angle por informiĝi.

Fine mi devas diri ke, malgraŭ ĉio, la vizito rezultis por mi agrabla kaj ege interesa.

En la Esperanto-Muzeo en Vieno

En la Esperanto-Muzeo

Anuncios