Kial mi esperantistiĝis!

Kvankam fakte, nur antaŭ du monatoj, mi ekkomencis paroli Esperanton; mi povas diri ke spirite mi estas delonge esperantisto. Ekde la unua tago, tridek jarojn antaŭe, kiam mi decidis partopreni Esperantan kurseton  por komencantoj en Bilbao, kie tiutempe mi loĝis, mi sentis min esperantisto.

Precipe allogis min la tiel nomata “interna ideo” de la internacia lingvo pli ol kiu ajn alia aspekto. Fakte Esperanto prezentas aliajn avantaĝojn evidentajn, tamen, la plej grava, la ĉefa allogo al mi estas sendube la interna ideo: tio estas la spirito de egaleco, de frateco, falo de lingvaj baroj, neŭtraleco kaj paco inter la popoloj el la tuta mondo.

Kiam mi parolas esperanton (ankoraŭ mi ne tre bone ĝin parolas) kun samideanoj el diversaj landoj, mi sentas kreski tiun internan ideon.

Foje okazas ke oni komencas entuziasme kelkajn aferojn kaj poste, pro diversaj kialoj, oni forlasas ĉion pri ili. Tio okazis rilate al mia esperantista afero. Dum multaj jaroj mi ne nur forlasis, sed eĉ forgesis ĉion pri Esperanto. Nuntempe, antaŭ pli-malpli tri monatoj, mi denove rekomencis lerni Esperanton ĉar eble mi sentis “bezonon internan”.  Mi ĝoje partoprenis la lastan esperantistan kongreson en Malago kaj nun, pro tio ke mi volas fari ion pri la E-movado, precipe en mia urbo, mi realigas ĉi tiun blogon.

Mi volas profiti mian tempon kaj ellerni kaj plibonigi mian E-lingvon kiel eble plej bone, por realigi en mia vivo la internan ideon de Esperanto.

Anuncios

2 comentarios

  1. Gabriel said,

    26/02/2010 a 11:29 pm

    Gratulon por via tekston, mi tute konsentas kun vi, mi estas nur komencanto kaj memlernanto, pardonu kelkaj da erarojn. Certe oni okaze forlasas nian cxeloj, kaj tuj revenas al gxi.
    Brakumon,
    Gabriel
    Brazilo

    • Fernando said,

      27/02/2010 a 12:25 pm

      Saluton Gabriel,
      Mi ege dankas pro via komento kaj kompreneble viaj eraroj ne gravas. Multe pli gravas la mesaĝo kaj mi ĝojas ke vi konsentas kun la ideo de mia artikolo.

      Ĝis!!!


Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: