Kelkaj impresoj pri la lasta Kongreso en Malago!

De la 2-a ĝis la 5-a de julio 2009, mi partoprenis la 68-an hispanan kongreson de Esperanto, kiu okazis kune kun la 14-a Andaluza kongreso en Malago.

IMGP3432

Tiu ĉi estis mia unua aŭtenta partopreno en iu E-kongreso, kaj mi devas diri ke la etoso estis tre interesa kaj agrabla, kaj la ĉeestantoj ĝenerale tre afablaj. Tamen la salonoj de la kongresejo estis varmegaj kaj kiam la prelegoj finiĝis, ni estis ordinare preskaŭ bakitaj.

Okazis kelkaj prelegoj pri diversaj temoj en, por kaj pri Esperanto. Rimarkindaj estis la prelegoj, kiuj temis pri esperanta literaturo, faritaj de Perla Martinelli kaj Miguel Gutiérrez Adúriz. Ankaŭ estis interesaj, laŭ mia vidpunkto, la prelegoj pri la Programo Comenius (José María Salguero) kaj pri Denaskismo (Pedro Hernández Ubeda). Kaj la plej amuza, sendube estis “La china eduksistemo” de Augusto Casquero.

Oni povis ankaŭ spekti filmetojn interesajn en Esperanto kaj ekskursi tra Malago.

Kelkaj partoprenantoj en la ekskurso

Kelkaj partoprenantoj en la ekskurso

Do, la kongresa programo estis sufiĉe bone profitebla kaj mi havis oportunecon pligrandigi mian E-libraron, per la kongresa libroservo, kaj ankau pligrandigi mian E-amikaron.

Mi jam atendas entuziasme venontan kongreson en Santiago de Compostela 2010.

Dum la kongreso

Dum la kongreso

Dankon kaj gratulojn al ĉiuj partoprenantoj kaj ĝis la revido!

Fernando (Zamora).

Kongresaj partoprenantoj sub la malaga suno

Kongresaj partoprenantoj sub la malaga suno

Anuncios

4 comentarios

  1. Extenze said,

    18/08/2009 a 8:22 pm

    As a Newbie, I am always searching online for articles that can help me. Thank you

  2. Itziar said,

    04/10/2009 a 11:26 pm

    Me hizo mucha ilusión el haberos conocido a Ana y a ti en Málaga….

    Un beso grande, grande para los dos…

    Itzi

    • nandapu said,

      06/10/2009 a 4:31 pm

      Dankon!
      Otro besote para tí.
      Ne forgesu Esperanton. Ĝis!!!

      Fernando

  3. Seasons said,

    30/10/2010 a 9:56 am

    Best you should change the blog name Kelkaj impresoj pri la lasta Kongreso en Malago! Esperanto Zamora to more specific for your content you make. I loved the post however.


Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: