Kiel omaĝo por la kreinto de Esperanto

(Artikolo ĉerpita el la Esperanta Retradio de Anton Oberndorfer)

LA DONACO DE ZAMENHOF

Kiam Zamenhof kreis la «Internacian Lingvon», li volis doni ion al la homaro kio plibonigos kaj plifaciligos la vivon. Li ja estis spertinta la multlingvan situacion en sia hejmloko kaj vidis la konsekvencojn kion tio havis por la kunvivado de la homoj. Certe la ĉiutaga vivo tie iel funkciis, sed la kunlaboro inter la diversaj etnaj grupoj limiĝis al la absoluta minimumo. Kaj la rusaj regantoj tute ne havis intereson pri iu komuna sento de tiuj homoj. Do ne okazis politika aŭ kultura kunlaboro.

Komuna, neŭtrala kaj racia lingvo povus kapabligi la homojn kune priparoli komunajn aferojn kaj tiel trovi solvojn kiuj kondukus al socia kaj ekonomia progreso. Kompreneble en situacio kie la ŝtataj aŭtoritatoj malhelpas ĉian iniciaton por kunlaboro inter la civitanoj, la civitanoj mem devas organizi la instruadon de  la lingvo al homoj kiuj estas taŭgaj por partopreni en komunaj diskutoj kaj projektoj. Oni povus kredi ke ĉio tio validas nur por diktatoraj reĝimoj, sed ankaŭ sub demokratia regado ĉiam estas regantaj grupoj kiuj volas malhelpi la desuban kunlaboron de la homoj.

Do ankaŭ en nia epoko la situacio pri kunlaboro inter civitanoj el diversaj nacioj ne estas multe pli bona. Sed ni hodiaŭ troviĝas en demokratiaj landoj en konsiderinde pli bona situacio ol la homoj dum la epoko de Zamenhof. La kunlaboro en la socio ĝenerale tre bone funkcias. La grandaj mankoj troviĝas rilate al komunaj sentoj inter anoj de diversaj nacioj, nome en la kultura kampo. Tie la manko de komuna lingvo estas plej forte sentebla. Oni volas ja ankaŭ tiucele uzi la anglan lingvon, sed kiel montras la ekzemplo de la kanzonkonkurso de Eŭrovizio, la rezultoj estas mizeraj: Montriĝas ke la angla ne taŭgas por krei komunan senton en internacia medio. La homoj ja sentas ke ili nur malfacile komprenas ĝin, kaj ke paroli ĝin por multaj estas vera torturo kaj ke la kapablo altnivele esprimi sin apenaŭ estas atingebla.

Esperanto aliflanke estas tre bone komprenebla, facile parolebla kaj multaj parolantoj de la lingvo atingas la kapablon altnivele esprimi sin en tiu lingvo. Tio donas tute alian senton, ĉar tio levas la memkonscion. Oni sentas sin pli forta. Kreskas la sento ke tiu lingvo estas donaco, donaco kiun oni povas perfekte kundividi kun aliaj. El tio kreskas sentoj de solidareco, de amikeco. La samlingvanoj fariĝas veraj «kunĝuantoj». Kaj ĝui la lingvon resp. la atingitan esprimkapablon ni povas jam nun, tuj. Ne necesas atendi ĝis la «Tago de Sankta Neniam».

Kiel aŭskultanto de la Esperanta Retradio vi partoprenas en tiu bela komuna ĝuado. Zamenhof vere donacis al ni valoran ilon por plialtigi nian vivosenton. Ni ĉiam honorigu kaj memortenu tiun amikon de la homaro!

La kreinto de Esperanto

Mankoj en la tradukilo de Google

Ĉi-sube mi aldonas bonegan artikolon ĉerpitan el la Esperanta Retradio de Anton Oberndorfer, kaj apud ĝi la tradukon al la hispana, kiun la tradukilo de Google liveras. Vi povas rimarki la ankoraŭajn grandajn mankojn, kiujn tiu ĉi traduka sistemo havas rilate al la rekta traduko el Esperanto. 

«Se oni pripensas kiel eblas disvastigi Esperanton, oni rapide konkludas ke la rekta metodo, nome simple paroli la lingvon al aliaj homoj, plej ofte ne estas aplikebla, ĉar la alparolataj homoj ja ne komprenas kaj se ili ne devas aŭskulti ili forturnas sin. Pro tio agantoj por Esperanto pensas ke la malrektaj metodoj estas preferindaj, tio signifas ne paroli en la lingvo sed pri la lingvo, tiel vekante la intereson okupiĝi pri la lingvo kaj eklerni ĝin.

Alia malrekta metodo estas peti ŝtatajn instancojn pri edukado enkonduki instruadon de Esperanto en lernejoj. Tiu metodo ŝajnas la plej taŭga, sed estas preskaŭ neeble konvinki ŝtatajn instancojn pri la utilo de la instruado de Esperanto ĉar mankas la aplikeblecoj. La E-asocioj provis atingi tion dum jardekoj sed ne sukcesis. Nur en Hungario studentoj povas elekti Esperanton anstataŭ aliaj fremdaj lingvoj por pruvi sufiĉan konon de fremda lingvo.

Do necesas fari ion por plivalorigi Esperanton kaj tiel subteni la agadon por la enkonduko de instruado de Esperanto en lernejoj. Kaj jen tio eblas per la rekta metodo uzante la modernajn rimedojn de la komunikada tekniko: Hodiaŭ eblas aŭdigi sian voĉon kaj esti aŭskultata en alia loko de la mondo. Pensu pri Skajpo: Pluraj homoj povas interparoli tra la interreto el plej diversaj lokoj de la mondo. Kaj eblas konekti skajpan interparolon kun interreta radiostacio tiel aŭdigante la interparolon samtempe al aŭskultantoj en la tuta mondo.

Tamen tian interparolon resp. elsendon komprenos nur homoj kiuj jam mem parolas Esperanton. Do por disvastigi Esperanton tio ne sufiĉas, necesas doni al la eblaj aŭskultantoj ilon por kompreni la enhavon. La solvo estas la akompanaj tekstoj. Se vi foje estis en operejo kaj ĝuis operon, ekz. la faman «Carmen» de George Bizet, vi verŝajne aŭdis ĝin en la franca originalo. Por kompreni la enhavon oni projekcias en la operejo la tradukon al ekrano super la scenejo kaj tiel homoj kiuj nur iom komprenas la francan ekhavas la senton kompreni ĝin pli bone. Same funkcias subtekstoj en televido aŭ en jutubaj filmetoj. Kaj tio eblas ankaŭ en la sfero de la radio: En interreta paĝo eblas aldoni la tekston en la esperantlingva originalo kaj tradukon al la dezirata lingvo.

Mi pretas disponigi ĉiujn sonartikolojn de la Retradio por tia agado. Vi povus krei kvazaŭ vian nacilingvan «filion» de la Retradio. La traduko povus aperi apud la originalo en Esperanto. Vi povus mem elekti la sonartikolojn kiujn vi konsideros plej taŭgaj por vi kaj la celo interesigi homojn en via lando pri Esperanto. Kaj vi povus organizi kunlaboron kun aliaj E-agantoj. Eble iu alia tradukas la tekstojn, iu helpas en la bona aranĝo de la retpaĝo ktp.»

Jen la traduko:

Si se tiene en cuenta la forma de promover el esperanto, una rápida conclusión de que el método directo, que es simplemente hablar el idioma con otras personas, en la mayoría de los casos no es aplicable, porque la gente alparolataj no entienden, y si no tienen que escuchar a ellos, apartarse a sí mismos. Dado que los agentes de Esperanto pensar que los métodos indirectos es una preferencia, es decir no hablar en el idioma, sino la lengua, de modo de despertar el interés de participar en el idioma y aprender.

Otro método indirecto es la solicitud de las autoridades estatales para la educación para introducir la enseñanza del esperanto en las escuelas. Este método parece ser el mejor, pero es casi imposible convencer a las autoridades estatales sobre la utilidad de la enseñanza del esperanto, ya que carece de la aplikeblecoj. Los E-asociaciones han tratado de conseguir por décadas, pero no tuvo éxito. Sólo en Hungría, los estudiantes pueden elegir el esperanto en lugar de otras lenguas extranjeras para demostrar un conocimiento suficiente de una lengua extranjera.

Así que hay que hacer algo para plivalorigi esperanto, y así mantener la acción para la introducción de la enseñanza del esperanto en las escuelas. Y aquí puede ser por el método directo, utilizando los medios modernos de tecnología de la comunicación hoy en día pueden jugar su voz y ser escuchado en otro lugar en el mundo. Piense en Skype: Varias personas pueden hablar a través de Internet de diferentes partes del mundo. Y se puede conectar una conversación skajpan con una estación de radio por Internet para aŭdigante la conversación, al mismo tiempo a los oyentes de todo el mundo.

Sin embargo, tal resp conversación. emisión se entiende sólo las personas que ya hablan esperanto. Así que para promover el esperanto, no es suficiente, es necesario dar el número de oyentes de una herramienta para entender el contenido. La solución es el texto que la acompaña. Si alguna vez han estado en Opera y disfrutó de la ópera, por ejemplo. la famosa «Carmen» de George Bizet, es probable que lo escuchó en el original francés. Con el fin de comprender el contenido del proyecto que en la Opera de la traducción a una pantalla sobre el escenario, por lo que las personas que están un poco a entender a los franceses la sensación de conocerlo mejor. También trabaja en la televisión o vídeos en videos jutubaj. Y es posible también en el ámbito de la radio: En una página de Internet usted puede agregar el texto en el original y la traducción al esperanto el idioma deseado.

Voy a ofrecer toda la sonartikolojn de la Radio de tal acción. Se puede crear si su nacilingvan «rama» de la Radio. La traducción puede aparecer junto con el original en Esperanto. Usted puede elegir el mismo sonartikolojn que considere más adecuado para usted y con el propósito de gente interesante en su país sobre el Esperanto. Y se podría organizar la cooperación con otras E-actores. Tal vez alguien traducir los textos, un poco de ayuda en la mejor disposición del sitio y así sucesivamente.

Espereble estontece ĝi pliboniĝos !

Pri la konveno aŭskulti

Nuntempe mi lernas gitaran ludadon kaj mi povas diri, ke mi vere ŝatas tion fari. Sed antaŭ nelonge mi ne povis aserti tion; kial do? Ĉar mi lernas ĉefe memstare kaj ne havis taŭgan metodon. Tamen mi ĵus trovis bonegan lernolibron por ludi klasican gitaron, kiu ebligas min lerni multe pli amuze kaj rapide.

La fundamenta kerno de tiu metodo estas KD en kiu oni povas aŭskulti ĉiujn ekzercojn, kiujn la metodo enhavas. Tial la lernado estas pli facila kaj malpli teda ol antaŭe. La sonoj registritaj en la KD multe faciligas la komprenon de la skriba parto.

Same okazas en la lingva tereno. Se oni havas la ŝancon ofte aŭskulti bonajn sonartikolojn aŭ eĉ spekti videojn en kiuj aperas bonaj E-parolantoj, la lernado de la lingvo montriĝas pli facila, pli amuza kaj pli rapida ol la simpla skriba lernado.

La ofta aŭskultado alkutimas niajn orelojn al la sono de la lingvo, kaj do multe plibonigas nian lingvan parolon. Mi mem spertis kaj atingis en tiu ĉi tereno grandajn avantaĝojn. Krome, se la artikoloj traktataj estas amuzaj, pozitivaj, interesaj kaj la parolantoj de tiuj sonartikoloj bone prezentas ilin kaj bele parolas kaj prononcas, la lernado fariĝas pli alloga kaj pro tio la rezultoj estos pli kontentigaj kaj fruktodonaj. Cetere, tiamaniere ni sentos pli da simpatio por la lingvo.

La elsendaĵoj de la Esperanta Retradio, kiujn bonege estras sinjoro Anton Oberndorfer, prezentiĝas ĝuste tiamaniere kaj tial ili estas ege rekomendindaj por la atingo de, kiel eble plej baldaŭ, alta parola nivelo. Ekzistas aliaj interesaj radioelsendoj, kiujn oni povas profite aŭskulti nome Pola E-Retradio, Radio Verda el Kanado… Sed la avantaĝo de la Esperanta Retradio estas ke oni povas ankaŭ legi la tekstojn de la sonartikoloj, kaj tio sendube plialtigas la kompreneblecon.

Do, same por la plibonigo de la ludado de gitaro, kiel ankaŭ por la altigo de la parola lingva nivelo, la ofta aŭskultado multe helpas kaj konvenas.

Agi politike por Esperanto, eble malhelpas la kreskadon de nia lingvo

(Artikolo ĉerpita el la Esperanta Retradio de Anton Oberndorfer)

ESPERANTO NE ESTAS PRODUKTO

«La mondo ne akceptas Esperanton». Tiun plendon kaj priskribon de eblaj kaŭzoj oni povas legi en «Libera Folio». Ĉu vere la «mondo» ne akceptas nian lingvon? Mi forte pridubas tion.

Se oni komparas Esperanton kun nova produkto kiu devas akiri pozicion en la merkato, tiam tiu konkludo ŝajnas esti pravigebla. Sed kiel merkatikisto, komercisto kaj esperantisto mi analizis tion kaj tio kondukis al rezulto ke Esperanto ne estas produkto. Mankas al ĝi esencaj atributoj por esti konsiderata tia. Esperanto nek estas varo, nek servo. Ĝi ne estas simple vendebla kaj utiligebla.

Homo ja povas akiri Esperanton kaj poste utiligi gin, sed tio estas longdaŭra evoluprocezo kiu nur funkcias se plenumiĝas esencaj kondiĉoj. Tiu evoluprocezo estas kreskado. Ĉiu kreskado postulas la ĉeeston de kreskofaktoroj sen kiuj la kreskado ne povas okazi. Kaj ĉiam unu el tiuj faktoroj en certa situacio estas la minimuma faktoro kiu decidas ĝis kiu grado la kreskado povas progresi.

Do la lingvo estas plej bone komparebla kun vivanta estaĵo. Oni ja ankaŭ parolas pri «vivanta» lingvo kaj tia Esperanto sendube estas. Se ni volas plirapidigi kaj plifortigi la kreskadon de Esperanto ni devas analizi la kreskofaktorojn kiuj estas:

– la kerno de la lingvo mem, do la ecoj de la lingvo
– la kapabloj de homoj lerni kroman lingvon
– la sociaj, politikaj, teknikaj, juraj kaj ekonomiaj cirkonstancoj kiuj permesas
kaj akcelas la utiligadon de la lingvo
– nombro kaj kvalito de homoj kiuj instruas kaj disvastigas Esperanton.

Strategio estas la elekto de kampoj kie la potencialo de la faktoroj kune estas plej alta. Necesas plej bone kunligi homajn kapablojn kun organizaj rimedoj kaj vekebla bezono. Mi volas prilumigi tion per kelkaj ekzemploj:

– Ne havas sencon instrui E-on al homoj kiuj ne estas sufiĉe lernkapablaj
– Ne havas sencon instrui la lingvon al homoj kiuj neniam havos okazon
paroli ĝin kun alilingvanoj
– Necesas oferti enhavojn kiuj estas sufiĉe interesaj por instigi homojn
almenaŭ al aŭskultado de la lingvo
– Necesas homoj kiuj bone, bele kaj agrable publike parolas la lingvon.

Kreskado funkcias per daŭra stimulado. La Esperanta Retradio estas rimedo por doni tian stimulon ĉiutage. Pensu kiel vi povas stimuli la utiligadon de Esperanto en via medio! Stimuli aliajn donas personan kontentigon. Do stimulu kaj ĝuu!

———————————————————————————————————————————————————————

Jes, tiamaniere sendube Esperanto kreskas.

Ĉu vi konsentas? Mi, plejparte jes; sed mi demandas: ĉu aliaj manieroj agi por Esperanto, por disvastigi ĝin, nepre okazigas konfliktojn? Ĉu nepre eraras tiuj, kiuj pensas ke unue ni devas konvinki homojn ke la aktualaj rimedoj por solvi la lingvo-problemon tute ne sufiĉas? Tio estas agi politike, ĉu ne? Ĉu ne eblas labori laŭ la du agadkampoj samtempe? Ĉu agi politike vere malhelpas la kreskadon de nia lingvo, kreas konflikton kaj instigas la aliulojn  malakcepti Esperanton?

70a hispana E-kongreso – San Lorenzo del Escorial (Madrid)

Laŭ miaj spertoj, la pasinta 70ª hispana kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 28a de junio ĝis la 3a de julio,  disvolviĝis sufiĉe bone kaj agrable, same en la turisma flanko, kiel ankaŭ en la informa, eduka, ateliera, koncerta, kaj tiel plu. La organizado de la kongreso brile sukcesis kaj oni povis akurate spekti la diversajn programerojn. Akompanis kaj ankaŭ plezurigis nin bona vetero dum la tuta kongresa daŭro. La urbo kie oni organizis la kongreson estas vizitinda, precipe en la ĉirkaŭaĵoj al la fama monaĥejo.

Inauguro de la kongreso

Okazis  interesaj prelegoj, atelieroj, koncertoj, ekskursoj, kaj oni havis la okazon ankaŭ ekzameniĝi laŭ la Europa Referenckadro. Laŭ mia vidpunkto, la stela programero estis interesega debato pri lingvo kaj movado, inter du el la nuntempaj pintaj esperantistoj, nome Renato Korsetti kaj Jorge Camacho. Do la programo estis sufiĉe ampleksa kaj varia. La ĉefa temo dum tiu ĉi kongreso traktis pri la rilato inter Esperanto kaj la novaj nuntempaj teknologioj, kiu laŭvide disvolviĝas en bonega kaj promesplena maniero. Estis libere vizitebla, dum la plejparto de la kongresa daŭro, interesa kaj sufiĉe ampleksa libroservo.

Pli-malpli 60 esperantistoj partoprenis la kongreson, inter kiuj kelkaj eksterlandanoj; do oni povis ĝui vere interesan E-etoson kaj esperantumi laŭplaĉe. Oni ankaŭ krokodilis laŭplaĉe, tio sendube dependis de la esperantistoj, kiuj kunvenis en ĉiu momento kaj de aliaj faktoroj.

La kongresejo estis konforta, agrabla, impona laŭ la konstruo; tuj apud la fama monaĥejo, kie siatempe loĝis kaj mortis la hispana reĝo Felipe II. Do, tiu ĉi kongreso estis ankaŭ historie sufiĉe interesa kaj alloga. Mi partoprenis interesegan kaj ampleksan ekskurson tra la monaĥejo.

La kongresejo

Persone mi tre ĝojis renkontiĝi dum ĉi kongreso kun kelkaj,  jam konataj de aliaj esperantaj eventoj, esperantistoj ne nur hispanaj sed ankaŭ eksterlandaj. Samtempe mi interkonatiĝis kun novaj esperantistaj amikoj, kiujn sendube mi  renkontos  en estontaj E-aranĝoj.

Fine nur diri ke mi jam kun espero kaj intereso atendas la venontan 71an hispanan E-kongreson, kiu espereble disvolviĝos en tiel bona, se ne pli, maniero kiel ĉi tiu.

Kelkaj partoprenantoj

Una lengua para dar la vuelta al mundo

(publicado en «El Correo» de Vizcaya el 28-3-2011)

El Pasporta Servo pone a disposición de los que dominan el Esperanto más de mil alojamientos gratuitos en todo el globo

Se llama Pasporta Servo (servicio de pasaporte) y es una red mundial que pone a disposición de los esperantistas alojamientos gratuitos en todos los puntos del globo. Es una iniciativa que cuadra con ese espíritu de fraternidad universal que alimenta al esperantismo desde sus orígenes y que permite a muchos de sus activistas recorrer mundo y hacer nuevos amigos a la vez que practican el idioma. Los nombres de los que están dispuestos a ejercer de anfitriones -unos 1.500- se incorporan al listado, que antes se editaba en libro pero que ahora tiene su propia dirección electrónica (pasportaservo.org). Los viajeros contactan con ellos para ponerse de acuerdo en las fechas y acreditar de esa forma un mínimo conocimiento del esperanto, la única condición exigida.
La hospitalidad es una tradición firmemente arraigada en la comunidad esperantista. José Manzanera, uno de los más veteranos del colectivo, recuerda aún la temporada que pasó en Londres hace ya más de tres décadas. «Fuimos tres compañeros y nos alojamos en la casa de un profesor que era un hombre de un trato exquisito y que estaba encantado de poder practicar el esperanto con nosotros».
Otra forma de viajar
Más reciente es la experiencia de Manuel Pancorbo, de 45 años, que ha hecho ya varios viajes por Europa en compañía de su mujer. «Primero fuimos a la Bretaña francesa y como la experiencia nos pareció tan interesante repetimos en Amsterdam y luego en otros países del centro de Europa como Polonia, Eslovenia o Hungría. Es una forma de viajar muy interesante porque los anfitriones te abren puertas y te enseñan cosas a las que no tendrías acceso siendo un turista normal». Pancorbo es uno de los españoles inscritos en el listado y ha tenido la oportunidad de ejercer varias veces el papel de anfitrión. «La última fue una chica brasileña que estuvo con nosotros varios días». Aclara que su casa no pasa de ser un pequeño apartamento, pero dice que el espíritu de camaradería hace que las pequeñas incomodidades queden en un segundo plano. «Es una buena experiencia y además se crean lazos de amistad duraderos».
Hay esperantistas que aprovechan el servicio para recorrerse literalmente el mundo. Es el caso de una pareja de franceses que se dio la vuelta al globo hace unos años recalando en casas de esperantistas. Donde más alojamientos hay es en Europa aunque países como Brasil, Japón o incluso China aportan también una cifra nada desdeñable de anfitriones.

Chatear en Esperanto

(publicado el 28-3-2011 en «El Correo» de Vizcaya)
el vigésimo idioma del mundo más usado en la red

La más universal de las lenguas vive una segunda juventud gracias a las nuevas vías que le ha abierto internet

Algunas dotes premonitorias debía de tener el padre de George Soros cuando decidió que la amenaza nazi en Hungría aconsejaba que su familia se despidiese del apellido Schwartz. El término Soros, que en esperanto significa ‘subirá’, se ajustaba como anillo al dedo al futuro que le esperaba a su hijo. Pero el apellido no fue lo único que heredó el que luego se convertiría en uno de los más famosos financieros de la historia. El abogado de origen judío Tivadar Soros hizo de George uno de los pocos hablantes nativos del esperanto, ese idioma llamado a convertirse en vehículo de comunicación universal inventado en 1887 por un oftalmólogo idealista -Lázaro Zamenhof- que había ido a nacer en una Polonia ocupada por la Rusia de los zares.
El padre de Soros pertenecía a una generación que vio la luz cuando todavía había sitio para la utopía. Nadie barruntaba aún los horrores que traería el nuevo siglo y la llamada a la fraternidad universal a través del idioma común lanzada por el oculista polaco tuvo un extraordinario eco. En apenas dos décadas el mundo se llenó de asociaciones de esperantistas que se entusiasmaban ante la perspectiva de derribar la Torre de Babel de la incomprensión idiomática y se intercambiaban con frenesí cartas en las que proclamaban la hermandad y la solidaridad entre todos los hombres y razas.
La semilla prendió con fuerza también en España. En 1909 Barcelona acogía el V Congreso Universal del Esperanto y Alfonso XIII distinguía al artífice del nuevo idioma con el título de Comendador de la Orden de Isabel la Católica. Ese mismo año veía la luz el grupo esperantista de Cheste, población que con el tiempo se convertiría en la capital española de la nueva lengua. «Todo empezó por curiosidad», cuenta José Manzanera, uno de los integrantes de la ya centenaria asociación. «Un agricultor que se llamaba Francisco Máñez y que era muy inquieto aprendió de forma autodidacta el esperanto y empezó a cartearse con esperantistas de todo el mundo. Llevaba las respuestas al casino y allí se entretenía leyéndolas ante todos. Había cartas de médicos de Londres, abogados de Múnich o Praga, actores húngaros, periodistas brasileños… A los demás vecinos aquello les pareció tan fascinante que terminaron pidiéndole a Máñez que les enseñase el nuevo idioma».
Pero la llama no solo prendió en Cheste. Los ateneos esperantistas brotaron con energía en toda la geografía ibérica. Montse Piñeiro, directora del Museo del Esperanto de Subirats, el único que hay en España, recuerda que en la época previa a la II República en Barcelona llegó a haber hasta 40 cursos activos para el aprendizaje de la nueva lengua. «La verdad es que en el mundo que conocemos hoy es difícil hacerse una idea de lo que entonces representó el esperanto y los ideales de solidaridad y fraternidad que llevaba asociados», reflexiona. Los totalitarismos -el esperanto estuvo en el punto de mira de Hitler y Stalin- y las contiendas que asolaron Europa dejaron seriamente tocado el movimiento. En España, donde el franquismo hizo la vista gorda, la llama del esperantismo se mantuvo gracias a la labor del medio centenar de asociaciones repartidas por todo el territorio.
‘Lingua franca’
Hay dos preguntas inevitables en cualquier aproximación al fenómeno de la lengua de Zamenhof. La primera estaría relacionada con el número de personas que la hablan. «Es difícil calcularlo, pero podríamos decir que hay varios cientos de miles que la dominan y unos pocos millones que tienen algún conocimiento de ella», aclara José Antonio del Barrio, director de la Fundación Esperanto. La segunda cuestión es más peliaguda: ¿tiene el esperanto razón de ser cuando el inglés se ha convertido por la vía de los hechos en la ‘lingua franca’ de nuestros días? Las respuestas recopiladas darían para varios párrafos, pero pueden sintetizarse así: uno, es un idioma mucho más difícil que el esperanto, lo que hace que quienes lo aprenden se encuentren en inferioridad de condiciones frente a quienes lo tienen como primera lengua y, dos, genera en no pocas culturas un fuerte sentimiento de rechazo por su identificación con la política y la cultura de los países anglófonos.
El esperantismo, hasta hace poco encorsetado en los estrechos límites de las asociaciones, ha encontrado en internet una segunda vida. «A veces me da la impresión de que la red se inventó para el esperanto», dice Del Barrio, que tiene un blog trilingüe (esperanto, castellano e inglés) y está en permanente contacto a través del correo electrónico y las redes sociales con esperantistas de todo el mundo. «Me enteré del atentado del aeropuerto de Moscú del 24 de enero antes de que llegasen los primeros flashes informativos porque un colega esperantista ruso que estaba allí me lo contó y me mandó una foto», explica.
La red, como el esperanto, no sabe de fronteras y ha dado alas a la propagación de un idioma que tiene mucho de virtual en la medida en que carece también de territorio y jerarquías. «Antes solo tenía arraigo en unos pocos países desarrollados mientras que ahora se puede aprender desde todos los rincones del mundo», se felicita Del Barrio. Desde 2004 funciona un curso en línea, lernu.net, que registra miles de visitas semanales y cuenta con más de 100.000 inscritos.
También hay redes sociales donde el esperanto tiene sus propios canales -Ipernity es la principal- aunque el idioma se desenvuelve ya por el espacio virtual sin necesidad de tutelas (es una de las lenguas de Google). Del Barrio estima que, a la luz de los documentos redactados en esperanto, el idioma de Zamenhof sería ya el vigésimo más usado en internet, todo un logro teniendo en cuenta que no tiene rango oficial en territorio alguno. «No hay otra lengua de las 6.000 que se hablan en el mundo que haya progresado de esa forma partiendo de cero», proclama el esperantista.

Naskiĝis Pola Retradio en Esperanto

La tuta esperantistaro povas esti fiera ke denove aŭdiĝas la voĉoj de pola radio en Esperanto. Ĉi-foje en iomete malsama maniero ol antaŭe, tio estas sen ŝtata financo. La aktuala nomo estas Pola Retradio en Esperanto (jen la retadreso: http://retradio.posterous.com/) kaj la redaktora skipo estas preskaŭ la sama ol antaŭe.

La problemo estas ke ili nuntempe dependas de unuopaj financoj de la aŭskultantoj kaj simile. Tiamaniere ne estas facile subteni la entreprenon, kiu cetere meritas atingi sukceson plenan.

Aliflanke per tiu ĉi nova maniero elsendi, tio estas sen ŝtata dependo, la teamo de Pola Retradio estas pli libera por paroli kaj informi pri kiu ajn afero. Dezirindas ke ili povu daŭrigi sian laboron dum multe da tempo kaj pro tio ili bezonas helpon de la tuta idealista esperantistaro. Ni ĉiuj scias pri la granda kontribuo, kiun la skipo de Pola Radio historie faris por la plialtigo kaj plibonigo de nia kara lingva movado. Do, ili meritas nian apogon en tiu ĉi nova etapo, kiu ĵus komenciĝis.

Gratulon kaj sukceson al ili !!!

Entrevista al presidente de la Federación española de Esperanto

El 10 de Febrero apareció en el programa «Esto me suena» de Radio Nacional, una ineresante entrevista con Pedro Hernández, actual presidente de HEF (Hispana Esperanto-Federacio), sobre el Esperanto y su momento actual. Este es el enlace para poderlo escuchar en Internet (la entrevista comienza a partir del minuto 15):

http://www.rtve.es/mediateca/audios/20110210/esto-suena-aprendemos-esperanto-10-02-11/1013078.shtml

Malbona novaĵo: la E-elsendoj de Pola Radio malaperis

La lasta elsendo de  Pola E-radio okazis la 31an de Januaro 2011. La 2an de Februaro, merkrede, nenio aperis en la retejo; nur en la Facebook-grupo de amikaro de Pola Radio, Gabi Kosiarska aperigis la jenon:

«Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj, hodiaŭ mi havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la estraro de PR ekde hodiaŭ ni ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn».

Jam ekde Majo pasintjare la E-elsendoj aperis nur trifoje semajne: lunde, merkrede kaj vendrede. Tamen ĵus kiam ni jam alkutimiĝis al la nova sistemo, la pola E-programo ĉesas elsendi. Do, estas bedaŭrinde. En la lastaj tempoj, almenaŭ por mi, tiuj elsendoj estis referenco pri la bona maniero prononci kaj paroli la internacian lingvon. Malgraŭ la malnova maniero elsendi, la E-programo de Pola Radio estas malfacile anstataŭigebla. Tamen estas aliaj E-radiostacioj kaj do al ili ni devas direkti nian atenton. Espereble Pola E-radio iamaniere revenos estontece.

« Older entries