Naskiĝis Pola Retradio en Esperanto

La tuta esperantistaro povas esti fiera ke denove aŭdiĝas la voĉoj de pola radio en Esperanto. Ĉi-foje en iomete malsama maniero ol antaŭe, tio estas sen ŝtata financo. La aktuala nomo estas Pola Retradio en Esperanto (jen la retadreso: http://retradio.posterous.com/) kaj la redaktora skipo estas preskaŭ la sama ol antaŭe.

La problemo estas ke ili nuntempe dependas de unuopaj financoj de la aŭskultantoj kaj simile. Tiamaniere ne estas facile subteni la entreprenon, kiu cetere meritas atingi sukceson plenan.

Aliflanke per tiu ĉi nova maniero elsendi, tio estas sen ŝtata dependo, la teamo de Pola Retradio estas pli libera por paroli kaj informi pri kiu ajn afero. Dezirindas ke ili povu daŭrigi sian laboron dum multe da tempo kaj pro tio ili bezonas helpon de la tuta idealista esperantistaro. Ni ĉiuj scias pri la granda kontribuo, kiun la skipo de Pola Radio historie faris por la plialtigo kaj plibonigo de nia kara lingva movado. Do, ili meritas nian apogon en tiu ĉi nova etapo, kiu ĵus komenciĝis.

Gratulon kaj sukceson al ili !!!

Advertisement

Deja un comentario

Fill in your details below or click an icon to log in:

Logo de WordPress.com

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Cambiar )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Cambiar )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Cambiar )

Connecting to %s

Seguir

Get every new post delivered to your Inbox.