Mia por-Esperanta agado antaŭ 30 jaroj.

Serĉante en la “rememoriga kofro”, mi trovis verkitan informon, kiun verŝajne mi faris antaŭ 30 jaroj, kiam mi estis 20-jara junulo en la grupo esperantista de Bilbao, kie mi partoprenis kurson por komencantoj. Surpriza laŭ mia vidpunkto estas la lingva nivelo atingita tiam post kelkaj monatoj de lernado. Bedaŭrinde, mi poste forlasis ĉiujn Esperantajn aferojn dum 30 jaroj kaj sekve forgesis mian akiritan lingvo-nivelon.

Jen la informo (mi kopias ĝin laŭtekste, kun lingvaj eraroj por klare konstati la tiaman lingvo-nivelon):

INFORMO PRI NIA NUNTEMPA AGADO   -1980-

Ĉar estas necese ke ĉiu esperantista grupo aŭ societo, sciu pri la agado de la aliaj -por interŝanĝi ideojn aŭ, simple, por informiĝi pri la E-movado en nia lando-; mi volas sciigi vin pri tio, kion nia bilbaoa grupo faras nune:

  • Ekde la 15a de oktobro 1979a, oni komencis kurson por komencantoj kaj ĝi daŭros, proksimume, ĝis majo 1980a. Partoprenis ĝin 25 gelernantoj, precipe junaj. Poste ekde la 4a de novembro 1979a, oni komencis perfektigan kurson por la lernantoj de pasintaj kursoj. Partoprenas ĝin esperantistoj kiuj pro diversaj cirkonstancoj ne praktikas delonge Esperanton, kaj tiuj, kiuj partoprenis la unuan kurson pasintjare, kaj volas perfektigi kaj atingi pli bonan konon, prononcon kaj fluecon de nia internacia lingvo. Kelkaj el tiu ĉi grupo, volas prepari sin kun la celo esti en la estonto E-instruistoj. Kaj nun en januaro, la 14-an, oni komencis denove novan kurson por komencantoj. Partoprenas ĝin proksimume 15 gejunuloj.

Cetere niaj nunaj celoj estas la jenaj:

  • Ni projektas fari monatan gazeton, parolante pri la agado de nia grupo kaj aliaj diversaj temoj pri Esperanto. Tiamaniere, nia grupo forte revigliĝos; ĉiu grupano kunlaboros per siaj ideoj aŭ artikoloj kaj tiel ni sentos nin pli aktivaj.
  • Alia projekto de nia grupo estas fari ekskursojn al diversaj lokoj de Hispanio por viziti kelkajn esperantistajn grupojn, interkonatiĝi kaj interŝanĝi ideojn, spertojn kaj tiel plu. Ni vere kredas ke tio estas necese por revigligi nian movadon, kaj por ke Esperanto progresu kaj estu vivanta lingvo.
  • Ni estas sciintaj ke en Soncillo, malgranda vilaĝeto de Burgos-provinco, ĉiuj gejunuloj kunvenis por fari ion kune kaj, mirinde, ili decidis lerni Esperanton. Pro tio, ni volas ilin viziti kaj koni por ilin kuraĝigi kaj helpi ilian lernadon.
  • Ni planas kolekti enskribojn por partopreni la ĉi-jaran Internacian Junularan Kongreson, kiun oni celebros en Raŭma (Finlando). Se ni ne kune iras, malmultaj gejunuloj el nia grupo kuraĝos partopreni ĝin. Tamen se ni iras kune, multaj pli kuraĝos aliĝi. Tiamaniere, eble ni povos lui aŭtobuson aŭ alian transportilon.

Finfine, mi nur diros ke, same kiel aliaj esperantistaj grupoj aŭ societoj, el la tuta lando, ni estas kunlaborantaj en la kampanjo organizita de ILEI, kiu temas pri kolektado de subskriboj por peti la enkondukon de Esperanto en la dua fazo de Ĝenerala Baza Edukado, kiel elektebla lingvo kun la angla kaj la franca.

JUNULO EL LA E-GRUPO  DE BILBAO.

Mia tiama, jam forpasinta, profesoro de Esperanto.

Mia tiama lernejo aspektas nuntempe preskaŭ same kiel tiam.

 


“La utopía del Esperanto”

¿Porqué el Esperanto no se implanta de una vez por todas, como segunda lengua, en los diferentes países, habiendo demostrado con creces su aptitud y validez como idioma internacional, para el intercambio lingüístico con la gente de otros lugares? ¿Porqué se da preferencia a la intromisión de un idioma de otro lugar, como por ejemplo el inglés, con todo lo que eso conlleva?

Aceptar como segundo idioma uno de otro país, es aceptar imperialismo lingüístico, igual que aceptamos el imperialismo cultural, social, político, etc de parte de los países poderosos.                                                                        ¿Acaso no interesa el Esperanto porque no es un idioma natural, sino artificial, inventado? Su naturalidad viene dada por la evolución de 120 años de ser hablado por una extensa comunidad de esperantistas en todo el mundo. Esta historia, aunque no muy larga, le da carácter al idioma y nos demuestra su valor para la comunicación internacional sin menoscavar los idiomas propios de cada país, sino al contrario, ya que es  un idioma neutral. Cuando estos corren peligro de verdad, es cuando se adopta como segundo idioma el de otro país, que viene también con su cultura e idiosincrasia propios y extraños a los del país que lo adopta, por no hablar de la dificultad de su aprendizaje.

Sin duda, a los dirigentes de los países que pretenden imponer su idioma como lengua internacional, no les interesa el Esperanto. Ellos ya tienen su “idioma mundial” y no les apetece estudiar otro, aparte del negocio que representa vender su idioma por el mundo. Pero el resto de los países no deberían permitir esto por los enormes gastos que origina, porque privilegia un idioma extrangero en detrimento del suyo propio y porque supone someterse lingüísticamente a los países poderosos y darles más poder.

Quizá se necesita un cambio radical en la mentalidad tanto de sometedores como de sometidos, lingüísticamente hablando, y concederle un poco de valor y oportunidad a la “utopía” que representa hoy por hoy el Esperanto.

Asociación Zamorana de Esperanto

Zamora ya tiene asociación de Esperanto. Algo que parecía muy dificil de conseguir, ya se ha llevado a cabo, gracias a algunos esperantistas y simpatizantes con el tema de nuestra provincia. Los fines son muy claros y coinciden con los de este blog: dar a conocer y difundir en Zamora capital y en la provincia el idioma internacional Esperanto. Tener un lugar donde cualquier interesado pueda acudir a informarse sobre lo que es el Esperanto y la forma de poder aprenderlo. Por último los fines propios de las asociaciones lingüísticas.

Las personas interesadas, principalmente de nuestra provincia, pueden llamar al teléfono de contacto.- 980512675

Kuriozaĵo pri la Eŭropa Historio: “La Esperanto-Respubliko”

En la deknaŭa jarcento, en 1816, naskiĝis malgranda landeto neŭtrala inter la landlimoj de tri landoj: Nederlando, Germanio kaj Belgio. Tie ekzistis malgranda teritorio apartenanta al neniu el tiuj landoj, kiu restis neŭtrala kaj sendependa. Ĝi nomiĝis Moresnet. Ŝtonego markis punkton kie konverĝis tiuj kvar ŝtatoj.

Moresneta teritorio

Moresneta teritorio

Same kiel la lando, kelkaj loĝantoj el tiu ŝtateto, decidis ke ankaŭ la lingvo estu neŭtrala kaj tial ili adoptis Esperanton kiel lingvo de Neŭtrala Moresneto. Tiu neŭtrala ŝtato daŭris tiamaniere dum unu jarcento, ĝis 1919 kiam dum la unua mondmilito ĝi malaperis.

Punkto kie konverĝis la kvar ŝtatoj

Punkto kie konverĝis la kvar ŝtatoj

Aktuale nur tri landoj konverĝas

Aktuale nur tri landoj konverĝas

Vi povas trovi kaj legi pliajn infirmojn pri tiu ĉi kuriozega afero en la jenaj retadresoj:

http://www.moresnet.nl/esperanto/index_es.htm

http://eo.wikipedia.org/wiki/Moresnet

Antaŭ 30 jaroj mi partoprenis E-kongreson.

Verŝajne antaŭ 30 jaroj mi kongresis en Gijón dum la 39a hispana kongreso de Esperanto, tamen mi ne memoras pri tiu evento. Tiutempe mi estis esperantista komencanto. Kio okazis? Kial do mi ne memoras? Sendube fotoj atestas pri la fakto ke mi ĉeestis la kongreson, sed mi apenaŭ havas rememorojn pri ĝi (pri la vojaĝoj, pri la festoj, pri la prelegoj…).

Serĉante en la reto, surprize mi trovis skribitan raporton kaj fotojn pri tiu hispana E-kongreso en la retpaĝo de la Astura E-asocio  http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/ (en ties revuo Heleco) kaj certe mi konstatis mian aperon en tiuj fotoj. Tamen, mi nur memoras pri kelkaj aspektoj de la tiamaj ekskursoj, sed nenion pri mia ĉeesto dum la kongresaj prelegoj. Verdire, tiam mi estis 20 jaraĝa kaj tio povas esti la kialo de mia forgeso, sed mi ne povas ne surprizi pro tiu stranga fenomeno mensa. 20 jaroj estas aĝo sufiĉe taŭga por ke mi bonege povu memori, ĉu ne? Ŝajnas kvazaŭ mia menso estus forviŝinta tiun prikongresan memoron. Estas strange!

Certe ankaŭ strangas la fakto ke, kelke da tempo post tiu kongreso, mi forlasis ĉion pri Esperanto dum 30 jaroj ĝis nun. Kial mi faris tion? Mi ne scias la kialon; vivo estas tiel! Tial,  nuntempe mi konsideras min kiel novan esperantiston, ĉar mi forgesis preskaŭ ĉiujn miajn akiritajn konojn pri Esperanto dum tiu antaŭtridekjara E-periodo, kaj denove devis komenci mian E-lernadon.

Pro tio mi jam diris en mia artikolo pri la 68a hispana E-kongreso en Malago, ke mia partopreno en ĝi, estis mia unua aŭtenta ĉeesto en iu E-aranĝo, ĉar pri tiu ĉi kongreso mi bone memoras. En ĉi E-afero mi denove entuziasme reengaĝiĝis kaj espereble mi jam ne plu forlasos kaj forgesos ĝin.

Como homenaje a Amado Hernández Pascual, antiguo esperantista de Zamora.

De Wikipedia, la enciclopedia libre

Amado Hernández Pascual, fue un maestro, pintor, destacado comunista y esperantista, que nació en Argujillo (Zamora) el 18 de mayo de 1906 y murió fusilado probablemente el 12 de agosto de 1936 en la zona de Toro (Zamora) víctima de la represión franquista.

Proveniente de una familia de agricultores acomodados de la localidad zamorana de Argujillo, hijo de Juan Hernández Domínguez y Castora Pascual Alonso. Estudia en la Escuela de Pintura, Escultura y Grabado de San Fernando de Henares (Madrid), allí realiza varias exposiciones y se empieza a interesar por el esperanto.

Vuelve a Zamora en 1930 y estudia Magisterio, en la Escuela Normal de Maestros de Zamora, ubicando su lugar de residencia en dicha ciudad. Forma parte del Radio Comunista del PCE zamorano, asumiendo la presidencia de este en el acta de constitución de 1932. Trabaja conjuntamente con otros marxistas zamoranos como: Antonio Pertejo Seseña, Engracia del Río, José Ferrero, José Datas, Felipe Anciones o Mariano Quintanilla.

Participa en la creación de la Asociación Profesional de Estudiantes Zamoranos (A.P.E.Z.) en abril de 1931 perteneciente a la Federación Universitaria Escolar (F.U.E.), que desarrollará numerosas actividades culturales e ideológicas hasta julio de 1936 por medio de la Universidad Popular.

Forma parte del grupo esperantista de la ciudad, dando clases de difusión y publicando textos de este idioma internacional.

En su localidad natal, sobre todo en los veranos, da clases gratuitas de alfabetización a algunos vecinos (fundamentalmente jóvenes) que tienen limitadas nociones culturales. Difunde también las ideas esperantistas entre sus vecinos. Participa activamente en la vida política del pueblo (como atestiguan sus escritos en los periódicos obreristas zamoranos de la época: “La Tarde” y “La voz del trabajo”).

Es detenido en Argujillo a los pocos días de estallar la guerra civil, víctima del revanchismo y la represión fascista, y es trasladado a la cárcel de Toro junto a otros vecinos del pueblo. Figura como fecha de su fallecimiento en el libro de registros del penal toresano el 12 de agosto de 1936, víctima de una de las frecuentes “sacas”.

Colaboradores de Wikipedia. Amado Hernández Pascual [en línea]. Wikipedia, La enciclopedia libre, 2009 [fecha de consulta: 7 de octubre del 2009]. Disponible en <http://es.wikipedia.org/w/index.php?title=Amado_Hern%C3%A1ndez_Pascual&oldid=30383202>.


Estudio autodidacta del Esperanto

Estudiar y aprender un idioma de forma autodidacta, supone un trabajo serio y ciertamente algo pesado por parte del estudiante. Requiere un gran esfuerzo y mucho interés. Resulta más sencillo y es un método más rápido, el estudio conjunto como puede ser la asistencia a una clase con más estudiantes y un profesor de presencia física con el que poder consultar cualquier duda.

Lo que se aprende de forma autodidacta, aunque sea más lento, posiblemente se fije mejor en nuestra mente y sea más dificil de olvidar. Sin embargo también se corre el riesgo, si uno no está muy atento, de caer en errores de los que después cuesta salir.

El Esperanto, posiblemente sea el idioma que más gente aprende de forma autodidacta, debido principalmente a la escased de lugares donde acudir a estudiarlo. Pero tiene la ventaja de ser muy sencillo y por tanto es posible aprenderlo de esta manera. La mayoría de los demás idiomas es casi imposible de aprender y, no digamos, dominar así.

Actualmente internet facilita bastante la tarea de los autodidactas, y un idioma como el Esperanto, por su facilidad de aprendizaje, y debido a la cantidad de páginas de la red en las que se habla de el y en las cuales se proporcionan cursos gratuitos, es posible llegar a aprenderlo de forma profunda. El dominio vendrá con la práctica frecuente en el hablar con otros esperantistas y, sobre todo, poniéndolo en práctica en la gran cantidad de encuentros nacionales e internacionales que se suceden cada año en el mundo.

Existen en la red multitud de páginas interesantes sobre el Esperanto para informarse y para estudiar. Dos de las mejores desde mi punto de vista son: para informarse, Esperanto.es; y para estudiar, Lernu.net (hay muchas otras muy buenas).

En cuanto a textos para los distintos niveles de estudio, los hay muy buenos y son el complemento ideal junto con el estudio en internet del alumno autodidacta. Como diccionarios deberíamos usar siempre dos: uno tradicional Español-Esperanto, y otro sólo Esperanto-Esperanto. Esto afianza más la comprensión de lo que queremos buscar. Métodos interesantes son:

“Esperanto: curso del idioma internacional” de Miguel Gutiérrez Adúriz.

“La tuta Esperanto” (todo en Esperanto) de Henrik Seppik.

“¿Sabe usted Esperanto?” (método argentino) de Jorge Hess.

“Nuevo método de Esperanto” (este es estupendo, especial para autodidactas) de Fernando de Diego.

“Vojaĝo en Esperanto-Lando” de Boris Kolker.

“Paŝoj al plena posedo” de William Auld.

Los dos últimos son para perfeccionamiento. Como complemento a esto hay una extensa literatura de todos los géneros y para todos los gustos, tanto original en Esperanto, como traducida de otros idiomas.

Por tanto, con todo esto, estudiar Esperanto de forma autodidacta se puede convertir, si realmente se tiene interés, en una tarea relativamente agradable y divertida. Y todavía más si se practica la correspondencia (a través de internet o por carta) con estudiantes y usuarios de Esperanto de otros países.

Ŝerco.- Tial, ke ne ĉio devas esti serioza.

Ŝerca poemo hispane verkita de mia amiko Fernando Martos, kaj de mi Esperante tradukita.

“PREĜO PRI LA SANKTA PENISO DE SANKTA ATILANO, RESPEKTEGA RELIKVO DE LA FELIĈAJ FRATINOJ DE L` FREŜA KONVENTO”

Benita peniso

De l´ konvento freŝa,

Plenigu nian tablon

De bona manĝaĵ´,

Sanigu nian korpon,

Resanigu al mi

La tutajn fakturojn

Kiuj sangas min.

Benita peniso

Kiu helpas al ni,

Mi estas fratino

Venu, helpu min,

Helpu min ĉiutage

Helpu pli kaj pli,

Faru ke min helpu

Via granda helpil´.

“Kaj post la kurso, kion?”

Vojaĝo(Artikolo de Joachim Werdin, ĉerpita el la libro de Boris Kolker “Vojaĝo en Esperanto-Lando”

Kion mi faros, kiam mi scios Esperanton? Ĉu mi povos uzi Esperanton? Kiun profiton mi havos el Esperanto?

Tiujn kaj similajn demandojn ankaŭ vi aŭdis eble de viaj kursanoj, eble de personoj, al kiuj vi konsilis lerni la lingvon. Ĉu ni povas doni kontentigajn respondojn? Mi invitas vin al diskuto pri tio, kaj jen miaj respondoj.

  1. Sendube vi povas korespondi. Miloj da homoj volas skribi leterojn al aliuloj per la neŭtrala lingvo. Vi trovos korespondemulojn en kelkaj dekoj da landoj, se vi volos. La adresoj estas en pluraj Esperantaj gazetoj, ankaŭ vi povas aperigi anoncon tie, cetere ne nur pri la korespondemo. Ekzistas apartaj servoj por faciligi trovon de korespondemulo.
  2. Partoprenu en esperantistaj aranĝoj naciaj kaj internaciaj. Tre multe da ili okazas ĉiujare. La plej konataj estas la kongresoj de UEA kaj TEJO, konferencoj de fakaj organizaĵoj, kulturaj aranĝoj de esperantistaj centroj, internaciaj feriadoj kaj tendaroj.
  3. Aŭskultu radiajn elsendojn en Esperanto por ekscii diversajn aferojn el pluraj landoj.
  4. Abonu Esperantajn gazetojn: vi povas regule ricevadi kelkajn dekojn da ili.Ili estas riĉa fonto de informoj.
  5. Verku por Esperantaj gazetoj. Multaj redaktistoj volonte akceptos viajn kontribuojn.
  6. Legu librojn en Esperanto. Vi havos unikan ŝancon legi originalajn verkojn, kiuj ekzistas nur el la Esperanta literaturo. Vi povos ĝui ankaŭ bonajn tradukojn (el naciaj literaturoj) de famaj verkoj. Ĉiu trovas ion por si.
  7. Verku aŭ traduku libron kaj tiel vi kontribuos al pliriĉigo de la Esperanta (aŭ via nacia) literaturo.
  8. Evoluigu vian interesiĝon. Funkcias multaj fakaj organizaĵoj internaciaj, kiuj uzas Esperanton; vi povas aliĝi al iuj. Tiel vi kontaktos homojn, kiujn interesas la sama afero, do vi povos aktivi internaci-skale.
  9. Uzu Esperanton en via profesia laboro. Vi povas kontakti esperantistojn, kiuj havas la saman profesion kiel vi, kaj evoluigi vian kunlaboron internaci-skale. Tiel vi kontribuos al profesiigo de Esperanto.
  10. Studu aŭ instruu en Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Unu el la oficialaj lingvoj de la akademio estas Esperanto.
  11. Turismu per Esperanto. Kiam vi vojaĝas per ne esperantistaj entreprenoj, vi vizitas lokojn kaj objektojn. Kiam vi vojaĝas per esperantista entrepreno, vi vizitas ĉion ĉi kaj ankaŭ amikiĝas kun homoj, vizitante anojn de la loka movado. Krome, pluraj Esperantaj entreprenoj ofertas relative nemultekostan turismadon. Eble vi volos uzi ankaŭ Pasportan Servon de TEJO; unue membriĝu al ĝi. Biciklu kun esperantistoj: Biciklista Esperantista Movado Internacia aranĝos tion por vi.
  12. Fondu internacian entreprenon (komercan, turisman aŭ alian). Pluraj esperantistoj interesiĝas pri tio.
  13. Vi povas ankaŭ instrui Esperanton. Ĉie sur la Tero mankas kompetentaj instruistoj de la lingvo.

Tiuj supraj ekzemploj konsistigas ne ĉiujn eblojn de Esperanto-scio; krome, ili estas ĝeneralaj. Ĉu vi alimaniere respondus la demandon?

Vizito al la Esperanto-Centro en Bilbao

Afisho

Enireja afiŝo

Dum la lasta semajno de aŭgusto, ĉi-somere, mi vizitis mian antikvan E-lernejon en Bilbao (la Bilbao-a Esperanto kultur-centro), kiu situas en la malnova  zono de la urbo. Tie mi renkontiĝis kun kelkaj el miaj, antaŭ multaj jaroj, E-amikoj. La renkontiĝo estis varma kaj agrabla kaj, dume, ni povis amike babili pri niaj reciprokaj nuntempaj E-agadoj.

Aldone, ĉi tie mi vidigas al vi fotojn faritajn en la E-klubo kun la tieaj esperantistoj.

Amikoj

Kun la bilbaoaj esperantistoj

La pianola

Jen la nemalhavebla skulpturo

En la E-centro

« Entradas más antiguas